Unu leciono pri Esperanto por ĉiu lernejano en la tuta mondo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Unu leciono pri Esperanto por ĉiu lernejano en la tuta mondo estas programo de ILEI fondita, lanĉita en la jaro 2017. Ĝi konsistas el

  • krozado sur la lingvoj (enkonkudo)
  • kurseto pri Esperanto
  • faktoj pri Esperanto

La kerna ideo de tiu programo estas, ke tiu leciono povas esti farita de iu persono, ne nepre de esperantisto. Do iu instruisto, iu anstataŭanto, iu studento, kapablas preni la dokumentojn (entute 15) kaj iri al la klaso kaj fari la prezenton. Tiu persono ne sukcesos fari ĉion dum UNU leciono, li/ŝi elektos inter la 15 dokumentoj, kiel oni elektas pladon sur menukarto.

La komenca pripenso pri tiu programo okazis dum Novjara Renkontiĝo kaj kreiĝis Facebook-paĝo, kie okazis ideointerŝanĝoj. Poste la pretaj dokumentoj estis preparitaj de Mireille Grosjean. Ili ekzistas en Esperanto, en la franca, itala, turka kaj en la angla. Pliaj tradukoj bonvenas. Ĉio troviĝas en la retejo de ILEI, vidu en Agado - Projektoj. https://www.ilei.info/agado/projektoj.php

La germano Klaus Friese verkis broŝuron pri la sama temo. Ĝi ankaŭ troviĝas en la retpaĝo de ILEI en diversaj lingvoj.