Humphrey Tonkin
| Humphrey Tonkin | ||||||
|---|---|---|---|---|---|---|
| Humphrey Tonkin en UK 2008 | ||||||
| Dato de naskiĝo | 2-an de decembro 1939 | |||||
| Loko de naskiĝo | Truro | |||||
| Nacieco | anglo | |||||
|
||||||
Humphrey Richard TONKIN [hamfri] (naskiĝis la 2-an de decembro 1939 en Truro) estas brita-usona esperantisto, eksa prezidanto de TEJO kaj UEA. Humphrey Tonkin venas de Britio kaj loĝas nun en Usono. Profesie li estas profesoro pri angla literaturo, specialisto pri la renesanca periodo (ankaŭ Ŝekspiro). Li diplomiĝis en Kembriĝo, doktoriĝis en Harvard kaj estis prezidanto de la Universitato de Hartford, ĉe kiu li aranĝadis famajn somerajn Esperanto-kursojn.
Tonkin esperantistiĝis en 1956. Li kunfondis la junularan Esperanto-asocion en Britio en 1959. De 1961 ĝis 1971 li estis Estrarano de TEJO; de 1969 ĝis 1971 li estis ties prezidanto. En 1963 li, estante kasisto de TEJO, fondis la revuon Kontakto; li ankaŭ estis ties unua redaktoro.
En la UK de Hamburgo en 1974 la Komitato de UEA elektis lin prezidanto, posteulo de Ivo Lapenna. Li restis sur la posteno ĝis 1980 kaj prezidis denove de 1986 ĝis 1989. Tonkin en 2001-2004 denove oficis en la Estraro, kiel vicprezidanto. Li ankaŭ estas la prezidanto de la Esperantic Studies Foundation kaj plenrajta membro de AIS San-Marino.
Tonkin estas Honora Prezidanto de TEJO (ekde 1971) kaj ano de la Honora Patrona Komitato de UEA. Cetere li estas estrarano de la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED), redaktas la interlingvistan parton de la bibliografio de MLA, prestiĝa faka bibliografio pri lingvistiko kaj literaturscienco. Li kunredaktas la revuon Language Problems & Language Planning (Lingvaj problemoj kaj lingva planado). Li verkis, redaktis kaj tradukis elstarajn esperantologiajn verkojn. Li grave kontribuis al la nuntempe aktuala statuto de UEA el 1980.
Publikigaĵoj [redakti]
(elekto)
Eksteraj ligiloj [redakti]
|
- Persona retejo de Humphrey Tonkin
- Vivopriskribo en la retejo de Humphrey Tonkin
- Verkoj de kaj pri Humphrey R. Tonkin en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo
- Intervjuo kun Ĉina Radio Internacia en la 92-a UK en Jokohamo
- Fragmento de prelego de Humphrey Tonkin, pri la arto prelegi (Youtube)
- Prelego en la 93-a UK en Roterdamo (Bjalistoka Esperanto TV)
- Opinioj plej kompetentaj (recenzo pri Lingvo kaj popolo de Humphrey Tonkin)
- Interesa parolo de Humphrey Tonkin en la Florenca UK (Youtube)
| Antaŭe: | Prezidanto de Universala Esperanto-Asocio | Poste: | |
|---|---|---|---|
| Ivo Lapenna Grégoire Maertens |
1974–1980 1986–1989 |
Grégoire Maertens John C. Wells |
