Estraro de UEA

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Estraro de UEA, julio 2019
Estraro de UEA, aprilo 2008
Estraro de UEA, aprilo 2005

La Estraro de Universala Esperanto-Asocio estas la plej alta gvida organo de UEA, elektita de la Komitato de UEA. Laŭkutime oni skribas Estraro majuskle, sed estrarano minuskle.

Historia evoluo[redakti | redakti fonton]

Origine la plej alta gvida organo de UEA nomiĝis Komitato, elektita de la delegitoj. Nur en 1920 la nova statuto enkondukis la dividon inter Komitato kaj Komisiono. Tiu Komisiono en 1934 ricevis la nomon Estraro.

La unua Estraro, sub nomo Komitato, havis ok membrojn, inter ili la prezidanton, vicprezidanton kaj direktoron. Ekde 1955 ekzistas, krom la prezidanto kaj vicprezidanto(j), ankaŭ ĝenerala sekretario. Krom ili Estraro povas havi tri ĝis kvin pliajn membrojn.

Aktuala Estraro de UEA[redakti | redakti fonton]

2022-2025[1][redakti | redakti fonton]

La nova mandato de la Estraro de UEA (2022-2025) komenciĝis la 13-an de aŭgusto 2022 kaj daŭros ĝis venonta elekto, antaŭvidata por la Universala Kongreso de Esperanto en 2025. Okaze de sia unua reta estrarkunsido, la 20-an de aŭgusto 2022, la Estraro dividis inter si la taskojn de la diversaj estraraj fakoj:

  • Duncan Charters (Prezidanto) - Kunordigo, Strategio, Biblioteko, Esploro kaj Dokumentado;
  • Fernando Maia Jr. (Vicprezidanto) - Centra Oficejo, Financoj, Kulturo, Kongresoj, Reta Agado, Ameriko;
  • Amri Wandel (Vicprezidanto) - Scienca kaj Faka Agado, Revuo Esperanto, Terminologio, Meza Oriento kaj Norda Afriko;
  • Aleks Kadar (Ĝenerala Sekretario) - Administrado, Delegita Reto, Rilatoj kun Membro-Organizoj (Landa Agado), Rilatoj kun TEJO, Statuta Reformo;
  • Aurora Bute - Instruado, Rilatoj kun ILEI, Eŭropo;
  • François Lo Jacomo - Informado, Eksteraj Rilatoj, Amikoj de Esperanto, Esperanto-Centroj, Ĝemelaj Urboj;
  • Jérémie Sabiyumva - Aktivula Maturigo, Afriko;
  • So Jinsu - Eldonado, Azio kaj Oceanio.
  • Gong Xiaofeng. Dum la UK en Torino la komitato de UEA elektis novan estraranon (la naŭan) Gong Xiaofeng el Ĉinio.[2]

2019-2022[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Estraro de UEA 2019-2022.

La Estraro de UEA por 2019-2022 estis elektita je 23 julio 2019 de la Komitato de UEA dum la 104-a Universala Kongreso en Lahtio kaj gvidos la Asocion ĝis 2022. Ĝi konsistis el jenaj personoj (1 Referenco: Gazetara Komuniko n-812 de la 25-07-2019):

  • Prezidanto: Duncan Charters laboras pri Strategio, Kunordigo, Instruado.
  • Vicprezidanto: Fernando Maia Jr. laboras pri CO (oficistoj), Eksteraj Rilatoj (krom Unesko), Ameriko, Rilatoj kun Membro-Organizoj (Landa Agado) kaj ĉio cetera
  • Vicprezidanto: Huang Yinbao (Trezoro) laboras pri Financoj kaj Unesko
  • Ĝenerala Sekretario: Aleks Kadar laboras pri Administrado, Ĝemelaj Urboj, Esperanto-Centroj, Eŭropo, Revuo Esperanto.
  • So Jinsu laboras pri Azio, Oceanio, Informado, Amikoj de Esperanto
  • Jeremie Sabiyumva laboras pri Afriko, Aktivula Maturigo
  • Orlando E. Raola laboras pri Kulturo kaj Kongresoj, Biblioteko, Eldonado
  • Amri Wandel laboras pri Faka kaj Scienca Agado, koronvirusa agado, Meza Oriento kaj Norda Afriko

Taskaro[redakti | redakti fonton]

Laŭ la statuto, la Estraro:

  • (a) respondecas, sub gvido de la Komitato, pri la ĝenerala evoluigo de la Asocio;
  • (b) plenumas la decidojn de la Komitato;
  • (c) prezentas al la Komitato proponon pri la buĝeto kaj respondecas pri la financoj de UEA;
  • (ĉ) prezentas al la Komitato jarraporton pri la agado;
  • (d) informadas la komitatanojn de tempo al tempo pri la evoluo de la laboro;
  • (e) dungas kaj maldungas la Ĝeneralan Direktoron, la Direktoron de la Centra Oficejo kaj la direktorojn aŭ gvidantojn de eventualaj aliaj oficejoj;
  • (f) nomas la Redaktoron de la revuo Esperanto;
  • (g) okazigas la Universalajn Kongresojn;
  • (ĝ) rajtas iniciati procesojn;
  • (h) kompetentas fari kontraktojn pri aĉeto, heredluo, vendo aŭ hipotekigo de registritaj posedaĵoj.

Estraranoj de UEA[redakti | redakti fonton]

Jen tabeloj de la personoj kiuj iam membris en la Estraro de UEA de 1908 ĝis nun.

La tabeloj indikas periodojn de 1908 ĝis 2013. Ĉiu periodo estas markita per la jaro de komenciĝo. Fino estas komencjaro de sekvonta periodo. Alklakante la ordigsageton apud la komencjaro, ordigante inverse, montriĝas en la unuaj linioj la tuta estraro en tiu periodo.

En la tabeloj ne aperas precizigoj pri ne kompletaj periodoj (forpasoj, demisioj, elektiĝo post la komencjaro de la periodo). Por tio bonvolu rigardi en Estraranoj de UEA laŭ oficperiodo.

1908 - 1947[redakti | redakti fonton]

Antaŭnomo Nomo 08 09 11 13 20 24 28 31 34 PK 36 [3] Ĝ 39[4] IEL 36 [5] IEL 38[6]
Cornelis Jacob Baart de la Faille e
LouisBastien P P P
PaulBlaise e e e e e e e e
Harold Bolingbroke MudieP P P P
PaulBouvier e e e
AlphonseCarlese e e e e
Daniel Chagnoux e
MarcelGénermont e e e
Ernest Hediger e
HectorHodlere P
RudolfHromada e e
J. R. G. Isbrücker VP
Hans Jakob e
Stanislav Kamarýt e e
MaximilianKandt e e
Johannes Waldemar Karsch VP VP P
Paul Kempeneers e e
Hans Hermann Kürsteiner e P
Ivo Lapenna e
Paul Linares e e e e
Karl Max Liniger P P
Rinaldo Orengo e
Ernfrid Malmgren e VP VP
Arthur C. Oliver e e
William Main Page VP
LouisPoncet e
Edmond Privat e e e e P e
Renaud Richez VP VP
Fritz Rockmann e e e e e e e e
Charles Rosen e e
H. G. Rotach e
ThéophileRousseaue VP VP VP
Gustave Roy e
JakobSchmide e e e e
EduardStettler P P P
Hugo Steiner e e
AlfredoStromboli e e e e
StanislavSzabuniewicz e e e
Paul Trempley e
W. A. Vogler e e
Anton Vogt e
Withakere e

1947 - 2013[redakti | redakti fonton]

Antaŭnomo Nomo 47 50 53 55 56 59 62 64 67 69 71 74 77 80 83 86 89 92 95 98 01 04 07 10
André Albault e e
Giordano Azzi e
William Auld VP
Hans Bakker e
Ans Bakker-ten Hagen e e
GüntherBecker S S S S
Werner Bormann e VP S
Osmo Buller S
Giorgio Canuto P P
Erik Carlén VP VP VP VP
Petr Chrdle e
Ranieri Clerici VP
Renato Corsetti VP e P P
Zdzisław Czuba e
Probal Dasgupta P P
LoesDemmendaal e e
PolDenoël e
Barbara Despiney e e
RomanDobrzyński VP
Ivo Durwael e
Keppel Enderby P
Mark Fettes e S
Fred deGeus e
So Gilsu e e
Ursula Grattapaglia e e
Andrej Grigorjevski e
Maritza Gutiérrez González e e
Jean Guillaume e
OttóHaszpra e
Wilhelm Herrmann e e
Harry Holmes VP VP VP
Yasuo Hori e
Tacuo Hucimoto e
Ian Jackson e S
Hans Jakobe e e
Maurice Jaumotte e e
Povilas Jegorovas e
Eliza Kehlet e
Stefano Keller e
Paul KempeneersVP VP e
David Kennedye e VP VP
Kalle Kniivilä e
Gbeglo Koffi e e
Ivo Lapenna e e S S S S P P P P
Chong-Yeong Lee P VP
Roland Lindblom e
Ulrich Lins VP VP
Michela Lipari e e S e
René Llech-Walter e e e
Ulla Luin S
P. M. Mabesoone e VP
Grégoire Maertens e P P VP e
Ernfrid Malmgren P P P P
Diccon Masterman e
Uwe Joachim Moritz e
Claude Nourmont VP VP VP
Arthur C. Olivere e e
Ivo Osibov S
Pierre Petite
Andrzej Pettyn e
Barbara Pietrzak S S
BoĵidarPopović e
Oszkár Princz e
Baldur Ragnarsson VP e
Andrzej Rajski e
VictorSadler e
Norman R. Smith e
SpomenkaStimec (Štimec ) e
Carl Støp-Bowitz VP VP
Stanisław Swistak (Świstak) e
Flóra Szabó-Felső e e S S S
Yu Tao e
Jean-Louis Texier e
Jean Thierry e
Józef Toczyski e e
Petâr Todorov e e
Humphrey R. Tonkin P P e VP P VP
Renée Triolle VP
Yosimi Umeda VP VP
Jerzy Uśpieński e e
José Antonio Vergara e
Amri Wandel e e e
John C. Wells e P P
E.L.M. Wensing VP VP VP VP VP S
Evert J. Woessink e e e e e e e
Hideo Yagi VP P
Sven Ziegler e
Peter Zlatnar e
  •  P Prezidanto
  •  VP Vicprezidanto
  •  S Ĝenerala Sekretario
  •  e estrarano
  • Estraranoj de UEA laŭ oficperiodoj[redakti | redakti fonton]



    Referencoj[redakti | redakti fonton]

    Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]