Estraro de UEA 2016-2019

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

En la Estraro de UEA dum la oficperiodo 2016–2019 oficas jenaj personoj, elektitaj la 23-an de julio 2016 de la Komitato de UEA en la 101-a Universala Kongreso en Nitro[1]:

  • Mark Fettes (Prezidanto): strategio, kunordigo, statuta reformo, esploro kaj dokumentado, faka kaj scienca agado;
  • Stefan MacGill (Vicprezidanto): instruado, Jaro de la Lernanto, Meza Oriento kaj Norda Afriko, rilatoj kun membro-organizoj kaj ĝemelaj urboj;
  • Martin Schäffer (Ĝenerala Sekretario): financoj, administrado, retejoj kaj retlistoj, Ameriko (ĝis decembro 2017);
  • Emílio Cid: informado, Amikoj de Esperanto kaj Zamenhof-Jaro;
  • Lee Jung-kee: Azio, Afriko kaj Esperanto-centroj;
  • Sara Spanò: eksteraj rilatoj, aktivula maturigo, Eŭropo, terminologio, kulturo kaj kongresoj.

Pri la oficoj de la prezidanto, vicprezidanto kaj ĝenerala sekretario la Komitato de UEA decidis en la dua sesio de la komitata kunveno, la 25-an de julio 2016. La disdividon de la laborkampoj inter la estraranoj poste decidis la Estraro mem[2].

Kelkaj estraranoj estis elektitaj poste:

Konsisto de la Estraro de UEA ekde aŭgusto 2018:

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Nova Estraro de UEA elektita – Gazetaraj Komunikoj de UEA, n-ro 624, 2016-07-23.
  2. Respondecoj de la UEA-estraranoj – Gazetaraj Komunikoj de UEA, n-ro 631, 2016-08-20.