Eliza Kehlet

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Eliza Kehlet
Eliza Kehlet en Antverpeno, 1978
Eliza Kehlet en Antverpeno, 1978
Persona informo
Naskiĝo 29-an de decembro 1943 (1943-12-29) (80-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Danio
Familio
Patro August Weide
Patrino Edith Weide
Frat(in)o Peter Weide
Edz(in)o Torben Kehlet
Infano nekonata valoro
Okupo
Okupo esperantisto
Verkoj Komunikado en la Eŭropa Komunumo
vdr

Eliza Kehlet, origina familia nomo Weide, estas denaska esperantisto kaj iama interpretisto[1]. Ŝi naskiĝis en 1943 en Ringkøbing, Danio, kiel filino de la esperantistoj August Weide, denaske germanlingva, kaj Edith Weide (Nielsen), denaske danlingva.

Ŝi edziniĝis al la dana esperantista eldonisto Torben Kehlet. Iliaj du infanoj estas denaskaj esperantistoj.

La familio translokiĝis al Antverpeno en 1977.

En la oficperiodo 1980–1983 Eliza Kehlet estis membro de la estraro de UEA, kaj poste ĝis 1992 restis komitatano de UEA.

Ŝi unue estis elementlerneja instruisto en Danio, poste en Belgio konferenca interpretisto ĉe la Eŭropa Parlamento. Ŝi emeritiĝis en 2002 kaj nuntempe loĝas en Kopenhago (Danio).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Marko Naoki Lins: artikolo "Bruselo-Babelo: lingvo-kulturo en Eŭropa Unio" en la revuo Monato, 2003