Harold Bolingbroke Mudie

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Harold Bolingbroke Mudie
Kk1916-02-britishesp-ald-Mudie.jpg
Harold Bolingbroke Mudie
Dato de naskiĝo 30-an de junio 1880
Loko de naskiĝo Nekonata flago Londono, Unuiĝinta Reĝlando
Dato de morto 6-an de januaro 1916
Loko de morto Flago de Francio Francio
Nacieco anglo
v  d  r
Information icon.svg
Karikatura bildkarto (el ĉ. 1912)

Harold BOLINGBROKE MUDIE [mjudi] (naskiĝis la 30-an de junio 1880 en Stighgate-London; mortis la 6-an de januaro 1916) estis angla esperantisto kaj borsisto. Li estis la unua prezidanto de UEA.

Li esperantistiĝis en 1902, leginte pri Esperanto en The Review of Reviews. Laŭ Adresaro Serio XXIII (1903) li estis esperantisto 7491 kaj listiĝis kun adreso en Kensington.

En novembro 1903 li fondis gazeton The Esperantist, laŭ financa garantio de William Thomas Stead. La gazeto tamen liveris ne perdon, sed profiton. Kiam The Esperantist kunfandiĝis kun The British Esperantist en januaro 1906, li aliĝis al ties redakta komitato. Li multe laboris por la eldono de la Nova testamento en Esperanto.

Li faris multe da alilandaj propagandaj vojaĝoj kaj vizitis ok Universalajn Kongresojn. Li estis unu el la Trio por la Tria.

Li fariĝis unue vicprezidanto, poste (de 1912 ĝis 1916) prezidanto de Brita Esperanto-Asocio. En 1908 li fariĝis prezidanto de la nove fondita UEA. Eduard Stettler nomis lin "naskita prezidanto" pro liaj retorikaj kapabloj. Li estis membro de la Lingva Komitato.

Mudie post la komenciĝo de la Unua mondmilito aliĝis la armeon kaj faris rapidan karieron. En januaro 1916 kapitano Mudie mortis pro aŭtomobila akcidento en Francio. Nur en 1919 oni elektis novan UEA-prezidanton, nome la antaŭan vicprezidanton Hector Hodler.

Laŭ la oficiala mortoakto redaktita en Francio, la naskiĝdato de Mudie estas 30-a de januaro 1880 (akto konservata en la arkivo de esperantisto Jean Amouroux).

literaturo[redakti | redakti fonton]

Faces-nevit.svg Trovu « Harold Bolingbroke Mudie » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»