Maximilian Kandt

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Maximilian KANDT estis germana esperantisto el Bromberg, Germanio (nuntempe Bydgoszcz en Pollando).

Kandt estis UEA-komitatano (tio signifis tiam: Estrarano) de 1908 ĝis 1912. Oni eksigis lin en 1912 pro nepago de siaj ŝuldoj al la Centra Kaso. Tio estas eventuale la kialo, ke Kandt ne aperis en la Enciklopedio de Esperanto kaj ke malmulto estas sciata pri li.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Esperanto, 20a de aprilo 1912, p. 108.