Ian Jackson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ian Jackson

Ian Jackson en 1986
Persona informo
Lingvoj Esperanto
Nacieco brito
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Familio
Edz(in)o Judith Jackson
Okupo
Okupo esperantistokomputosciencisto
Esperanto
Verkis en Esperanto vidu tekste
vdr

Ian Jackson estas brita esperantisto, komputikisto kaj juristo. Li komencis sian movadan agadon fine de la 1970-aj jaroj kiel estrarano de Junularo Esperantista Brita, rapide fariĝis aktivulo kaj komitatano de TEJO, en 1981 transprenis la funkcion de estrarano pri financoj, eldonaĵoj kaj servoj, kaj inter la jaroj 1983 kaj 1987 kiel prezidanto gvidis la asocion TEJO. Post 1987, li engaĝiĝis en Esperanto-Asocio de Britio kaj komencis traduki literaturaĵojn el la angla al Esperanto, interalie la teatraĵon Kato sur varmega ladotegmento de la usonano Tennessee Williams, kiun okaze de la UK 1989 en Brighton surscenigis la esperantista teatra grupo Kia Koincido. Plurajn jarojn li vivis kaj laboris en Honkongo.

Thomas Pusch gratulas al Ian kaj Judith Jackson okaze de la nuptofesto en Hamburgo

Komence de la 1990-aj jaroj li kadre de granda esperantista nuptofesto en Hamburgo edziĝis al la germana esperantistino Judith Bormann, ekde tiam Judith Jackson. Fine de 1990 la ĝistiama ĝenerala sekretario de UEA Osmo Buller fariĝis direktoro de UEA, anstataŭ la forpasinta Neil Salvesen, kaj anstataŭ li nova ĝenerala sekretario fariĝis Ian Jackson. Tri jarojn poste, en marto 1994, li tamen demisiis pro premo de la profesia vivo, kaj en Seulo 1994 estis elektita Mark Fettes nova ĝenerala sekretario apud siaj jamaj fakoj. Krome, de 1983 ĝis 1995 Ian Jackson estis komitatano de UEA.

Kiel informadikisto, li aparte engaĝiĝis favore al la malfermkoda operaciumo Ubuntu kaj al la Ubuntu-fondaĵo.