Lingva justeco

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Lingva justeco estas interfaka esplorkampo konsistanta el la kampoj politika filozofio, ekonomiko , socilingvistiko, ekolingvistiko, interlingvistiko, esperantologio, lingvaj rajtoj kaj lingvopedagogio. Dum kelkaj esploraj teorioj interesiĝas pri subteno de lingvodiverseco, aliaj pli atentas aliajn aferojn, kiel egalecon de ŝancoj. Socia kaj lingva justeco estas rekte ligitaj al lingvaj rajtoj (Ingrid Piller, 2016)[1]. Iuj fakuloj argumentas, ke malkoloniigo[2] reprezentas necesan kondiĉon por lingva justeco. Malfari ĉi tiun (lingvan- maljustecon kaj krei kondiĉojn kie lingva elekto eblas fari libere, implicas krei pli justajn distribuojn de rimedoj kaj respekto[nguag 1].

Difino de lingva justeco[redakti | redakti fonton]

Ne ekzistas en la scienca literaturo iu ĝenerala difino de 'lingva justeco'. Ĉar neniu normiga teorio de justeco ekzistas, la kampo de lingva justeco ankaŭ restas dividita rilate al la difinaro de normigaj gvidlinioj kiuj konsistigus justecon inter parolantoj de malsamaj lingvoj[3].

La belga filozofo Philippe Van Parijs evoluigis la koncepton de "lingva justeco" por ekvilibrigi la privilegion kiun havas la anglan lingvon per diversaj iniciatoj inkluzive de lingva imposto pagita de anglalingvaj landoj, kune kun teritoriaj principoj por protekti pli malfortajn lingvojn[4].

En la raporto "Linguistic Justice: An Interdisciplinary Overview of the Literature"[5], Javier Alcalde celas doni interdisciplinan analizan superrigardon al la nocio de “lingva justeco” kaj pli ĝenerale al justeco en multlingvaj kuntekstoj. Ĝi plej forte fokusiĝas je politika filozofio, sed ĝi ankaŭ prezentas plurajn kontribuojn el ekonomiko, socilingvistiko, interlingvistiko kaj juro. La celo de la raporto estas nek pritraksi la internan konsekvencecon de alternativaj (ofte kontrastaj) teorioj, nek peni trovi komunan grundon inter ili. Ĝia celo estas emfazi la politikajn rekomendojn kiuj fontas el diversaj aliroj. La raporto ankaŭ pridiskutas kiel diversaj teorioj aŭ aliroj al lingva justeco aplikiĝis al la kazo de la mastrumado de multlingvismo en la Eŭropa Unio[6].

Diversaj interpretadoj[redakti | redakti fonton]

Koncerne politikan filozofion (aŭ normigan politikan teorion), la du ĉefaj skoloj estas

Ĉiu el ili komprenas la koncepton de lingva justeco alimaniere. Ĝenerale, la multkulturistoj kiel Will Kymlicka estas tiuj kiuj defendas la lingvajn rajtojn de malplimultoj, dum aliaj kiel la sekvantoj de John Rawls, defendas komunan lingvon aŭ egalajn sociekonomiajn ŝancojn por ĉiuj membroj de la sama politika komunumo.

Kritiko[redakti | redakti fonton]

Sociolingvistoj kritikas politikajn filozofojn pro tio, ke ili emas pensi, ke la mondo estas dividita en homogenaj komunumoj formitaj de unulingvaj individuoj, kiam fakte la kazoj, en kiuj tio okazas, estas sufiĉe esceptaj. Tiuj aŭtoroj de kiu Robert Phillipson kaj Tove Skutnabb-Kangas estus la plej rimarkindaj eksponentoj, enkondukas konceptojn kiel lingvocido (lingva genocido) aŭ lingva imperiismo kaj kutime estas favoraj al la defendo de la supervivo de ĉiuj lingvoj de la planedo.

La interfaka debato pri lingva justeco ankaŭ implikas esploristojn pri lingvajn rajtojn kiel Fernand de Varennes, same kiel esploristojn pri pacedukado aŭ fakulojn pri konfliktmediacio.

Celoj[redakti | redakti fonton]

Lingva justeco klopodas ke ĉiuj komunumoj havu la samajn ŝancojn kompreni kaj partopreni nian socion, pledante por diversa kaj vere inkluziva socio, kie plurlingvaj komunumoj ricevas la ilaron por partopreni kaj kompreni samrajte. La ideo estas ke ĉiu faras sian parton de lingvolerna penado, centra normo en la koncepto de reciprokeco[7].

Ĝi ankaŭ pledas por socio kie la rajto komuniki en sia preferata lingvo estas konsiderata kiel homa rajto, kiu estas plene jure protektata kiel fundamenta komponanto de vera parollibereco[8].

Lingva justeco estas relative nova, sed kreskanta interfaka studkampo al kiu apartenas politika filozofio[9][10], ekonomiko[11], socilingvistiko, interlingvistiko, esperantologio, lingvaj rajtoj, edukadscienco ktp.

Dum kelkaj teorioj interesiĝas pri la subtenado de lingva diverseco, aliaj donas plian gravecon al aliaj temoj, kiel egaleco de ŝancoj aŭ al la diversgrada redukto de malegalecoj pere de Esperanto[12] aŭ de la angla kiel lingvafankao (latine: lingua franca)[13].

Kompensaj aranĝoj[redakti | redakti fonton]

Hodiaŭ jam parolantoj de lingvoj nefrankaoj, kutime jam dulingvanoj kaj poliglotoj, spertas tutmonde lingvan mal-justecon pro tio ke parolantoj de la ne-lingvafrankaoj ĝentile akceptas adapti sin al parolantoj de la lingvafrankao "kvazaŭ ĉiam la samaj personoj devus cedi sian lokon sur la trotuaro"[13].

Akceptigi la plian uzon de potenca lingvofrankao (angla, franca, hispana, portugala, rusa, ĉina,..) kondukas al situacioj en kiuj la pli malfortaj lingvoj pli kaj pli malfortiĝas el ekonomia vidpunkto kaj ilia reala uzo malkreskas, samkiel ilia lingva kapitalo[14].

Tial diversaj fakuloj proponis jam kompensajn aranĝojn (simbola kaj praktika agnoskoj de la lingvoj ekster la superrega lingvo por ke tiuj lingvoj ne nur povas postvivi, sed ankaŭ atingi egalan dignon[3]). Tiuj aranĝoj helpu redukti tutmondan lingvan maljustecon malfavora al tute "libera lingva merkato".

Lingva teritorieco kaj tutmonda lingva imposto[redakti | redakti fonton]

Philippe Van Parijs evoluigas du premisojn: unuflanke, li prezentas argumentojn favore al la disvastigo de la angla kiel la lingua franca de la mondo, dum aliflanke, li argumentas por forta apliko de la principo de teritorieco kiel maniero kontraŭpezigi la fortan antaŭenigon de la angla kiu povus rezulti el la unua de tiuj premisoj[15]. Li pledas por limigo kaj korekto de la merkato per politikoj de lingva teritorieco kaj lingva imposto por kompensi la kostojn de instruado de la angla en aliaj landoj kaj distribui la enspezojn al landoj kiel la angla estas instruata en lernejoj kiel fremda lingvo. Li proponas ankaŭ, ke ĉiuj anglalingvaj aŭdvidaj produktaĵoj estu libere disponeblaj por ĉiuj. Dublado estu malpermesata, kaj ĉiuj havu liberan aliron al enhavo en la angla kreita (kaj pagita) de anglalingvanoj, kun la celo faciligi la lernadon kaj plifortigi la kapablojn en la angla (Van Parijs 2011: 109–113)[15].

Reformo de patenta regularo[redakti | redakti fonton]

Michele Gazzola proponis mallongigi la daŭron de la jura protekto de patentoj kiam entreprenoj bazitaj en anglalingvaj landoj registras patenton en neanglalingvaj landoj. Laŭ li la Monda Organizaĵo de Intelekta Propraĵo prikonsideru reformon de la reguloj por ke tiuj patentoj pli rapide estu komerce ekspluateblaj sen permesilo[14].

Indekso de lingva justeco[redakti | redakti fonton]

Aliaj proponas indekson de lingva justeco[12]

Avantaĝoj por plurlingva scienca agado[redakti | redakti fonton]

En la scienca kampo antaŭenigi politikon kiu donas avantaĝojn al subvencipetantaj sciencistoj kiuj uzas plurajn lingvojn aŭ uzas ankaŭ neŭtralan lingvon kiel Esperanto [14][12] cele al pli da lingva demokratio.

Plurlingveco antaŭenigas socian justecon kaj maljusteco situas en la unulingva pensmaniero (ekz. Clyne 2008[16][17])

Kritiko[redakti | redakti fonton]

Josep Soler kaj Sergi Morales-Gálvez prezentas argumentojn por montri, ke pli da angla tutmonde, per si mem, ne kondukos al pli da socia justeco kaj pro teoriaj kialoj (ĝi ne estas sufiĉe egaleca) kaj empiriaj kialoj (ĝi ne okazas en la reala vivo)[15].

Jacqueline Mowbay, profesoro ĉe la universitato de Sidnejo (Auŝtralio) kaj fakulo pri lingva justeco, en sia libro Linguistic justice - international law and language policy (lingva justeco - internacia juro kaj lingvopolitiko) asertas ke kvankam "internacia juro povas havigi ilon por defii malegalecojn en la lingva kampo, ĝi samtempe povus limigi ĝian emancipan potencialon pro la limigoj esence propraj al tiu diskurso"[18].

Helder De Schutter, asista profesoro pri socia kaj politika filozofio ĉe la Katholieke Universiteit Leuven (KUL, Belgio), kritikas la modelon de lingva justeco pere de lingva teritorieco[19][20] de Philippe van Parijs kaj opinias ke se ni volas realigi tutmondan lingvan justecon, ni devus tutmonde reklami version de la "Bruselo-modelo" de Philippe van Parijs (favore al la uzo de la angla kiel kroma tria oficiala lingvo en Bruselo[21]), kiu donas rajtojn al pli ol unu denaska lingvokomunumo loĝanta sur la teritorio[22].

Lingva lukto kaj lingva justeco[redakti | redakti fonton]

El la disciplino de konfliktmediacio, lingvaj konfliktoj povas esti komprenataj kiel la lingva dimensio de socipolitikaj konfliktoj. El tiu perspektivo, fakuloj pri lingvaj rajtoj kiel Fernand de Varennes atentigis pri tio, ke lingva paco estas nemalhavebla por eviti konflikton[23].  Aliaj verkintoj ankaŭ argumentis ke malbona administrado de plurlingveco povas esti unu el la kaŭzoj de la apero de konfliktoj ligitaj al lingvaj maljustecoj[24].  Eĉ en situacioj de armita lukto, kiel en la kazo de la israela-palestina konflikto, la lingva dimensio estis identigita kiel unu el la necesaj ŝlosiloj por kompreni la konflikton[25].

Esperanto kaj lingva justeco[redakti | redakti fonton]

En frua analizo pri lingva justeco, Jonathan Pool (1991) argumentis ke ekzistis nur du alternativoj por certigi egalecon en plurlingvaj komunikaj situacioj. La unua estas kie ĉiuj lernas la lingvon de ĉiuj. En la dua fazo, ĉiuj lernas lingvon ekster la grupo[26].

Vortoj gravas ankaŭ kiam ili estas ligitaj al homaj rajtoj: ili ofte reprezentas batalojn por egaleco kaj kontraŭ neakcepteblaj maljustecoj[27]. La internacia lingvo Esperanto naskiĝis ĝuste por ebligi pli justan komunikadon kaj redukti la malegalecon inter parolantoj de grandaj kaj malgrandaj lingvoj[28][29].

En 2018 eldoniĝis verko en la angla (Language Policy and Linguistic Justice) al kiu kontribuis pluraj fakuloj kiuj scipovas Esperanton.

Universala Esperanto-Asocio (UEA) pledas por lingva justeco kaj informas ankaŭ en plej eble multe da lingvoj pri lingvaj rajtoj pere de la retejo Linguistic Rights (lingvaj rajtoj) kaj diversaj CED-eldonaĵoj. Laŭ Esther Schor lingvaj homaj rajtoj rilatas al Esperanto ankaŭ en la senco ke konversacioj ebligitaj de Esperanto potenciale ebligis al ĝiaj uzantoj ekvilibrigi homajn rajtojn kaj ideojn de boneco je multe pli granda skalo ol eblas en mondo de suverenaj ŝtatoj kaj limigitaj internaciaj federacioj[30].

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • (en) Michele Gazzola, Bengt-Arne Wickstöm, Mark Fettes, Towards and Index of Linguistic Justice, Politics, Philosophy & Economics, 2023.
  • Michele Gazzola (2021), Mezuri lingvan justecon: indikiloj kaj indicoj [Measuring linguistic justice: indexes and indicators], En Anna Striganova, Dmitrij Ŝevĉenko, Amri Wandel (eld.), Internacia Kongresa Universitato 74-a sesio. Impeto, p. 53-62.
  • Lingva justeco kaj esperantismo en perspektivo, L’esperanto vol 96 (6), 2019, p. 7-17, eld. Itala Esperanto-Asocio
  • Michele Gazzola, Torsten Templin, Bengt-Arne Wickström (2018), Language Policy and Linguistic Justice - Economic, Philosophical and Sociolinguistic Approaches, 535 paĝoj, eld. Springer Cham, 2018, ISBN978-3-319-75261-7 (hardcover), ISBN 978-3-030-09184-2 (sofcover) kaj ISBN 978-3-319-75263-1 (e-book cover).
  • Iannàccaro, G., Gobbo, F., & Dell'Aquila, V. (2018). The assessment of sociolinguistic justice: parameters and models of analysis. In M. Gazzola, T. Templin, & B-A. Wickström (Eds.), Language Policy and Linguistic Justice: Economic, Philosophical and Sociolinguistic Approaches (pp. 363-391). Springer
  • (en) De Schutter, Helder (2018), “Ĉapitro 8: Linguistic justice and English as a Lingua Franca”, en : Peter A. Kraus & François Grin, "The Politics of Multilingualism: Europeanisation, globalisation and linguistic governance", p. 167–199, Studies in World Language Problems, John Benjamins Publishing Company.
  • (en) Brosch, Cyril kaj Sabine Fiedler (2018). "Esperanto and Linguistic Justice: An Empirical Response to Sceptics". En Gazzola, Michele, Templin Torsten kaj Bengt-Arne Wickström, Language Policy and Linguistic Justice. Springer: 499-536.
  • Alcalde, Javier (2017). "La soleco de lingvojusteca verkisto. Pri Van Parijs kaj Murakami". Beletra Almanako 28, februaro: 111-113.
  • (en) Gobbo, Federico (2016). "Linguistic Justice, van Parijs, and Esperanto". Acta Univ. Sapientiae, European and Regional Studies, 9: 55–61.
  • (eo) Michele Gazzola (2016) Kial lingva politiko gravas por justeco kaj demokratio? [Why does language policy matter for justice and democracy?], En Košecký, Stanislav (eld.), Prilingve en Nitro: politike, historie, teorie, instrue. Fakaj prelegoj prezentitaj kadre de la 101-a Universala Kongreso de Esperanto. Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio, p. 49-50.
  • (en) Ingrid Piller (2016). Linguistic diversity and social justice. Oxford - New York: Oxford University Press, 2016, persa traduko en 2019[31].
  • Alcalde Javier (2015) Linguistic justice: an interdisciplinary overview of the literature. A’dam Multiling (3): 27–96.
  • Yael Peled (2015), Parity in the plural: Language and complex equality, Language Problemns and Language Planning, Volumo 39, n-ro 3, p. 282 - 297
  • (de) Ökonomie, sprachliche Gerechtigkeit und Sprachpolitik, En: Interlinguistische Informationen, Mitteilungsblatt der Gesellschaft für Interlingvistik e.V., Nr. 94-95 (1-2, 2015), p. 2-5.
  • Alcalde, Javier (2014). “Kial necesas krei indicon pri lingva justeco” Sennaciulo 11/12, n-ro 1313-1314: 27-28
  • Gazzola, Michele (2014). Lingva justeco: Kiel taksi ĝin? La ekzemplo de Eŭropa Unio en Vergara, J.A. (ed.) Aktoj De La Internacia Kongresa Universitato, 67a Sesio. Roterdamo: Universala Esperanto-Asocio: 74-89. Ankaŭ publikigita kiel "Lingva justeco kaj esperantismo”, En Fritz Wollenberg (eld), Esperanto. Lingvo kaj kulturo en Berlino kaj Brandenburgio 111 jaroj, New York: Mondial, p. 301-313 (2017).
  • (en) Jacques H. Drèze (2013), Translations: economic efficiency and linguistic justice, en : Axel Gosseries & Philippe Vanderborght, Arguing about justice - essays for Philippe van Parijs, 422 paĝoj, EAN elektronika 9782875581969, papera eldono (2011), EAN : 9782874632754
  • (en) Helder De Schutter (2013), Let's brusselize the world (ni lingve bruseligu la mondon!), en : Axel Gosseries & Philippe Vanderborght, Arguing about justice - essays for Philippe van Parijs, 422 paĝoj, EAN elektronika 9782875581969, papera eldono (2011), EAN : 9782874632754
  • (en) Mowbray, Jacqueline (2012), Linguistic justice - international law and language policy, Oxford University Press, ISBN 978-0-19-964661-6
  • (en) Robert E. Goodin (2011), English or Esperanto: a case for levelling down?, En: Axel Gosseries & Philippe Vanderborght, Arguing about justice - essays for Philippe van Parijs, 422 paĝoj, EAN elektronika 9782875581969, papera eldono EAN: 9782874632754
  • (it) Nitobe – per la giustizia e la democrazia linguistica, revuo "L’esperanto" (IEA), vol. 88, n. 2, marto/aprilo 2011, p. 9-10.
  • Wickström, Bengt-Arne (2010),"Lingvaj rajtoj kaj lingva justeco", en : La arto labori kune - Festlibro por Humphrey Tonkin, Roterdam, UEA, ISBN 978-92-9017-113-3) : 97-103
  • (eo, en, jp) Goro, Christoph Kimura & Naoko, Yoshida (2008), Al justa lingvopolitiko en Azio/Towards Equitable Language Policy in Asia/Azia ni okeru kouseina gengoseisaku ni mukete, aktoj de la 5-a Nitobe-simpozio de Internaciaj Organizaĵoj, Tokio, European Institute, Sophia University, JEI, 219 pp.,
  • (en) Baake P. & Borck R. (2007), Rights, and language rights: On the fair treatment of linguistic minorities. En : Public Economics and Public Choice: Contributions in Honor of Charles B. Blankart, Berlin, Springer, 81–102
  • Gazzola, Michele & Grin, François, Assessing efficiency and fairness in multilingual communication : towards a general analytical framework Arkivigite je 2019-01-15 per la retarkivo Wayback Machine(pdf), AILA review 20:87-105.
  • Phillipson, Robert (2004). Ĉu nur-angla Eŭropo? Defio al lingva politiko. Tradukis al Esperanto: István Ertl. Londono kaj Novjorko: Routledge.
  • (en) Josep Soler Orcid, Sergi Morales-Gálvez, Linguistic justice and global English: theoretical and empirical approaches, De Gruyter Mouton, la 31-an de aŭgusto 2022
  • (en) Skutnabb-Kangas, Tove, (2000) Linguistic genocide in education or worldwide diversity and human rights?, Mahwah, New Jersey & London: Lawrence Erlbaum Associates,. ISBN tel:978-0805834680.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (en) Linguistic injustice, Deolonization and Language Endangerment, Gerald Roche, 2019; Decolonisation of language education and (linguistic) rights, Abebe & Biswas, 2021;
  1. (en) We Maximia* have (linguistic) rights! (Ni infanoj havas (lingvajn) rajtojn, Global Coalition for Language Rights (Tutmonda Koalicio por lingvaj rajtoj), la 22-an de februaro 2024. * 'infanoj' en la romma lingvo
  2. (eo) La lingva debato en postkoloniaj studoj
  3. 3,0 3,1 (fr, en) Laudan Vaezmir, Langues et justice Arkivigite je 2019-01-15 per la retarkivo Wayback Machine p. 4, 30 (pdf).
  4. (en, nl, fr) Monokulturo - moderna historio -> Language/Lingvo
  5. Alcalde, Javier. Linguistic Justice: An Interdisciplinary Overview of the Literature (2015). Amsterdam Working Papers in Multilingualism #3. 2015, 27-96. SSRN.
  6. Lastatempaj publikigaĵoj, Informilo por interlingvistoj, p. 14, 28-a jaro (tria serio) | n-ro 106 (1/2019) | ISSN 1385-2191.
  7. (en) John Rawls, A Theory of Justice.
  8. (en) Irene Gotera, About linguistic justice Arkivigite je 2022-01-07 per la retarkivo Wayback Machine, linguisticjusticeennyc.com
  9. (en) Helder De Schutter, Language policy and political philosophy: On the emerging linguistic justice debate, en ;Language Problems and Language Planning, 31(1):1-23, januaro 2007.
  10. (en) Peter Ives, 2014, De-politicizing language: obstacles to political theory’s engagement with language policy Arkivigite je 2019-01-15 per la retarkivo Wayback Machine (pdf), Springer
  11. (en) Bengt-Arne Wickström, 2017, An economics approach to language policy and linguistic justice[rompita ligilo], Research group “Economics and language”, Humboldt Universität zu Berlin.
  12. 12,0 12,1 12,2 (en) Michele Gazzola, Bengt-Arne Wickstöm, Mark Fettes, Towards and Index of Linguistic Justice, Politics, Philosophy & Economics, 2023.
  13. 13,0 13,1 (fr) Philippe Van Parijs, «La justice linguistique en Europe et dans le monde», prelego farita en Collège de France, la 15-an de oktobro 2008.
  14. 14,0 14,1 14,2 (en) Michele Gazzola, English still rules the world, but that’s not necessarily OK. Is it time to curb its power?, The Guardian, la 27-an de decembro 2023.
  15. 15,0 15,1 15,2 (en) Josep Soler, Sergi Morales-Gálvez, Linguistic justice and global English: theoretical and empirical approaches, en: International Journal of the Sociology of Language, Volumo 2022 n-ro 277, De Gruyter Mouton, la 31-an de aŭgusto 2022 (Open Access)
  16. Clyne, Michael. 2008. The monolingual mindset as an impediment to the development of plurilingual potential in Australia. Sociolinguistic Studies 2(3). 347–366.
  17. (en) Alexandre Duchêne, Multilingualism: An insufficient answer to sociolinguistic inequalities, En: International Journal of the Sociology of Language, De Gruyter Mouton, la 30-an de aprilo 2020 (Open Access)
  18. Linguistic Justice in International Law: An Evaluation of the Discursive Framework, Mowbray, J. Int J Semiot Law (2011), Volume 24, Issue 1, pp. 79–95 , Springer.
  19. Noto : la teritoria modelo de van Parijs postulas la altrudan uzon de la loka(j) nacia(j) lingvo(j) por administraj aferoj kune kun la disvastigo de lingva franca por ke tutmonda komunikado estu alirebla por ĉiuj kiu laŭ De Schutter estas nekohera kun la atribuo de egala rekono al lingvaj minoritatoj. Ankaŭ Bruselo estas teritorio kaj ĉefurbo de Belgio, sed en kiu nur du de la tri oficialaj lingvoj en Belgio (nederlanda, franca, germana) havas oficialan statuson kaj (teorie) egalecon, sed en la praktiko ofte ĝi malbone funkcias por nederlandlingvanoj ekzemple en bruselaj hospitaloj.
  20. Noto : la Bruselo-modelo donas rajtojn al pli ol unu denaska lingvokomunumo loĝanta sur la teritorio.
  21. (nl) Philippe Van Parijs pleit in A La Carte voor Engels als derde officiële taal in Brussel, Bruzz, la 9-an dde februaro 2023. Koncerne la anglan, Van Parijs referencas al la mesaĝoj elsenditaj en la brusela metroo kaj al la anglalingva monpremio, kiu jam estis pagita al kvarono de la bruselaj policanoj. Se dependos de li, la angla baldaŭ eblos ankaŭ por oficialaj dokumentoj.
  22. (en) Helder De Schutter (2013), Let's brusselize the world (ni lingve bruseligu la mondon!), en : Axel Gosseries & Philippe Vanderborght, Arguing about justice - essays for Philippe van Parijs, 422 paĝoj, EAN elektronika 9782875581969, papera eldono (2011), EAN : 9782874632754
  23. (ca) De Varennes, premi Linguapax 2004, afirma que la pau lingüística és indispensable per a l’absència de conflictes, Forum Barcelona, la 23-an de majo 2004, alirite la 19-an de decembro 2018.
  24. (en) Monografia numero Peace in Progress, eldonita de Institut Català Internacional per la Pau (ICIP) kun versioj en la kataluna, la angla kaj la hispana, alirite la 19-an de decembro 2018.
  25. (ca) Xavier Alcalde, Palestina: ocupació i conflicte lingüístic, La Directa, la 7-an de oktobro 2015, alilrite la 19-an de decembro 2018.
  26. (en) Sabine Fiedler, English as a lingua franca and linguistic justice: insights from exchange students’ experiences, En: International Journal of the Sociology of Language, De Gruyter Mouton , la 31-an de aŭgusto 2022
  27. (en) Paul Bailey, Language matters. The basis of identity and culture, it can build nations and advance human rights, UN today, la 1-an de oktobro 2022.
  28. (ar, en, eo, pt, ru, zh) Defendu viajn lingvajn rajtojn! Ni helpos vin, lingvaj-rajtoj.org
  29. (en) Esperanto and linguistic justice[rompita ligilo], Language Communication Information (JKI), JKI-12-2017[1], paĝoj 142-143.
  30. (eo) Esther Shor, Zamenhof kaj la liberala-komunuma debato, p. 32,, en: Esperantologio/Esperanto Studies, nova serio 1 (9), 2021, Novjorko, CED * Novial, ISBN 9781595694096 - ISSN 1311-3496
  31. (fa) Piller, Ingrid (2019). تنوع زبانی و عدالت اجتماعی. Traduko de Rezaei, Saeed. Teherano: Neveeseh.