Language Problems and Language Planning
El Vikipedio
Language Problems and Language Planning, mallonge LPLP (esperante Lingvoproblemoj kaj lingvoplanado) estas plurlingva scienca revuo, kiu publikigas artikolojn pri politikaj, sociologiaj kaj ekonomiaj aspektoj de lingvo kaj lingvouzo.
La revuo estis fondita en 1969 kun la titolo La Monda Lingvo-Problemo, tiam eldonis ĝin la eldonejo Mouton. En 1977 la revuo ŝanĝis la titolon al Language Problems and Language Planning. Nun LPLP estas eldonata de la eldonejo John Benjamins Publishing Company en Amsterdamo. Ĝian redaktadon prizorgas CED. La ĉefredaktoro de LPLP estas Humphrey Tonkin, la revuon kunredaktas Probal Dasgupta kaj Mark Fettes. Pri la recenzoj de libroj respondecas Frank Nuessel kaj Federico Gobbo.
Eksteraj ligiloj[redakti]
- LPLP - informoj en la retpaĝo de Esperantic Studies Foundation angle
- LPLP - informoj en la retpaĝo de John Benjamins Publishing Company angle
- LPLP - informoj por kontribuontoj angle