48-a ILEI-Konferenco 2015
La 48-a ILEI-Konferenco okazis en Oostende, Belgio, de la 17-a ĝis la 25-a de julio 2015. La loko estis la junulargastejo De Ploate en la malnova urbo proksime de la maro.
La konferenca temo estis Granda paco post grandaj militoj.
170 aliĝoj el 34 landoj - 138 personoj partoprenis el 30 landoj - 13 vizitantoj - 4 danoj kun subvencio de Eŭropa Unio - 23 ĉinoj aliĝis, 19 aperis. - 12 koreoj partoprenis - Junuloj kaj infanoj partoprenis -
Malferma ceremonio en la urbodomo kun la urbestro sinjoro Jean Vandecasteele
Daŭre okazis 3 paralelaj prelegoj
Instruista Trejnado (IT) kun 45 partoprenantoj, 9 prelegoj, 3 atelieroj, 25 atestiloricevintoj
Kurso por komencantoj por ĝis 12 partoprenantoj
3 sesioj por la Komitato, elektoj de nova estraro
Simpozio kun 10 prelegoj
20 prelegoj sen konsideri tiujn de IT kaj de la simpozio
Sesio de ekzamenoj laŭ Komuna eŭropa referenckadro (KER) okazis kun 6 kandidatoj
3 laborgrupoj: Pri lerniloj kun Katalin Kováts - Pri ILEI kaj TEJO kun Radojica Petrović - Pri verkado de rezolucio
Lingva festivalo endoma kun 35 lingvoj
Abundaj libroj aĉeteblaj en libroservo de FEL
Posttagmezo kvartala festo sur urba placo komune kun urbanoj, diversaj standoj rilataj al Eo, inter aliaj verdaj skoltoj kaj nepala manĝo
Belga Nacia Festo : Koncerto en kiosko kun diversaj farandoloj sur urba placo komune kun urbanoj
Vesperoj : Franda vespero - Filmo - Eŭropa vespero - Internacia vespero - Indonezia vespero - Literatura vespero - Adiaŭa vespero
Bankedo kun belgaj kantoj kaj dancoj
Ekskursoj: 5 duontagaj ekskursoj - 3 tuttagaj ekskursoj - Belega vetero por tiuj promenoj kaj dum la tuta semajno
Gazetoj raportis per 4 artikoloj antaŭ kaj post la konferenco. Unu radio-intervjuo okazis.
Moderna konferencejo, bongustaj manĝoj, tre agrabla restadejo kun retaliro en la tuta domo
Donaco al la domo, al la junulargastejo de Oostende : vazo plena je maraj konkoj, po unu por ĉiu partoprenanto (la loka Esperanto-klubo nomiĝas «La Konko»).