Katalin Kováts

El Vikipedio
(Alidirektita el Katalin Kovats)
Saltu al: navigado, serĉo
Katalin Kováts
Katalin Kováts.jpg
Dato de naskiĝo 16-an de oktobro 1957
Nacieco hungaro
Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r

Katalin KOVÁTS (la 16-an de oktobro 1957) estas hungara matematikisto, lingvisto, metodologo kaj esperantisto, loĝanta en Nederlando.

Ŝi havis postenon en la hungara universitatranga katedro de aplikata lingvistiko, kie inter aliaj ankaŭ interlingvistiko estas la baza studobjekto por estontaj lingvistoj. En ŝia doktoriĝa disertacio ŝi analizis la propedeŭtikan valoron de Esperanto. Krom doni teoriajn lekciojn, ŝi ankaŭ trejnis lingvoinstruistojn pri metodologio. Siajn spertojn ŝi aktive uzas en la plibonigo de la Esperanto-instruado.

Ŝi gvidis multajn Esperanto-kursojn kaj metodikajn seminariojn dise en la mondo (antaŭe kiel Katalin Smidéliusz), kaj nuntempe ŝi okupiĝas pri la redaktado de la porinstruista ttt-ejo Edukado.net. Ŝi estas kunlaboranto de la gazeto Monato ekde 1994 kaj estis vicredaktoro de Internacia Pedagogia Revuo (IPR).

Katalin Kováts kun sia franca edzo Sylvain Lelarge havas kvarlingvan filon, Martin (9-jara en 2011). Ŝi estas ankaŭ patrino de Petra Smidéliusz, estraranino de TEJO.

En la jaro 2010 ŝi post enketo de La Ondo de Esperanto elektiĝis Esperantisto de la Jaro.

[redakti] Verkoj

Faces-nevit.svg Trovu « Katalin Kováts » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»

[redakti] Eksteraj ligiloj

Libroj de kaj pri Katalin Kováts en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo


Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj