Sylvain Lelarge

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Sylvain Lelarge
Persona informo
Lingvoj francanederlandaEsperanto
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo esperantistoinstruisto
vdr

Sylvain LELARGE (elp. silvé:n lelarĵe) estas franco kiu kunestris lingvan instituton en Wassenaar[1] laŭ la sugestopedia metodo, uzante multajn diversajn helpilojn kiel balonojn, ludkartojn, vortarojn, afiŝojn diversspecaj kaj klasikan muzikon por teni la publikan atenton[2]. Li ankaŭ lanĉis porinfanan kurson ('Leren leren' aŭ 'lerni lerni') uzante Esperanton kiel lernilo.

En 1998, jam vivante en Nederlando, li iniciatis kun Bessie Schadee kaj José Carlos Morales, indiĝeno de Kostariko, la Fondumon Indiĝenaj Dialogoj (ID)[3], internacia projekto kiu celis fortigi la povon de organizaĵoj de indiĝenaj popoloj interkomuniki mondskale, flue, kaj malmultkoste, helpe de Esperanto. Subtenite de UEA, la projekto tamen devis esti ĉesigita ĝis 2013 pro neveno de atendita monsubteno de la nederlanda registaro.

Inter la jaroj 2013 kaj 2019 li kun sia edzino flegis la polan esperantistinon Mila van der Horst-Kolińska, ekde 2017 en maljunuldomo en Hago. Mila van der Horst antaŭe dum du jardekoj, inter 1978 kaj 1998, estis la motoro de la Internacia Esperanto-Instituto de Hago.

En la 108-a Universala Kongreso de Esperanto somere de 2023 en la Teknologia Universitato de Torino li partoprenis interalie al la programa formato kleriga lundo per la prelego La cent paŝoj [4].

Li estas membro de la Internacia Rajtigita Ekzamenantaro.

Persone[redakti | redakti fonton]

Li estas la edzo de la esperantistino Katalin Kováts. Kune kun ŝi li havas kvarlingvan filon Martin, naskiĝinta en 2001, kiu kreskis kvarlingve (hungare kun la patrino, france kun la patro, esperante en la tuta familio kaj kun familiaj amikoj plus nederlandlingve en la lernejo kaj medio) ĝis la 18-jariĝo en Hago.

Inter la jaroj 2013 kaj 2019 li kun sia edzino flegis la polan esperantistinon Mila van der Horst-Kolińska, ekde 2017 en maljunuldomo en Hago. Mila van der Horst antaŭe dum du jardekoj, inter 1978 kaj 1998, estis la motoro de la Internacia Esperanto-Instituto de Hago.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Instituto Narwal
  2. (eo) Jeroen Balkenende, Profesiulo malkovras Esperanton - Informoj pri profesinivelaj kursoj, Jongeren Esperanto Nieuws, p. 5, n-ro 117, jan-feb 1995
  3. (angla) Indigenous Dialogues Foundation (Indiĝenaj Dialogoj or ID), Enciklopedio Academic Kids (kun erara ekstera ligilo al ID)
  4. 108-a Universala Kongreso de Esperanto. Kongresa Libro, paĝo 46. (esperante)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Indiĝenaj Dialogoj

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]