Jongeren Esperanto Nieuws

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Jongeren Esperanto Nieuws (JEN) estis Esperanto-gazeto kiu estis komuna eldonaĵo de la nederlanda kaj la flandra Esperanto-junularaj asocioj. JEN aperis kvarfoje jare ĝis 2006 kaj nombris mezure 20 paĝojn.

Ĉar la revuo ne nur celis esperantistojn, aperis ankaŭ artikoloj en la nederlanda lingvo.

Krom informoj pri la asocioj, ĝi enhavis multajn artikolojn pri pasintaj kaj estontaj Esperanto-renkontiĝoj. Cetere la revuo ankaŭ informis pri la nederlanda kaj frisa lingvoj kaj pri la Esperanto-kulturo. Aperis ekzemple recenzoj de libroj kaj KD-oj.

Membroj de la Flandra Esperantista Junulara Asocio (FLEJA) kaj la Nederlanda Esperanto-Junularo (NEJ) senpage ricevis la revuon hejme. Estis ankaŭ eble aboni ĝin ĉe Flandra Esperanto-Ligo en Antverpeno.

Historio[redakti | redakti fonton]

La 17-an de majo 1975 aperis la 0-numero de la gazeto JEN NEJ. Ĝi estis sendita al ĉiuj (certaj kaj eblaj) aliĝintoj de renkontiĝo en Nunspeet en junio 1975. En ĝi interalie aperis:

  • klarigoj pri la nova gazeto kaj alvoko kontribui al ĝi
  • informilo pri la renkontiĝo en Nunspeet: programo, listo de partoprenantoj, vojaĝeblecoj ktp
  • protokolo de la membrokunveno en Emst-Epe en oktobro 1974
  • tagordo de la membrokunveno de Nederlanda Esperanto-Junularo
  • varbilo/aliĝilo por renkontiĝo en Sint-Michielgestel en oktobro 1975

La 0-numeron redaktis Ineke Emmelkamp el Groningen. Ĝi grandparte estis dulingva.

Aperis 12 eldonoj de JEN NEJ. Ĝis la 8-a numero aperis en la enkonduko ke temas pri eldono de la Nederlanda Esperanto-Junularo. Ekde la 9-a numero ĝi iĝis gazeto por ĉiuj nederlandlingvanoj. Aliĝis tiam al la redakcio la flandro Herman Deceuninck.[1] La lasta numero de JEN NEJ aperis en decembro 1976. En januaro 1977 ĝi ekhavis la nomon JEN: Jongeren Esperanto Nieuws. Oni decidis ne daŭrigi la JEN NEJ-numeradon, sed rekomenci la numeradon ĉe 1.

Redaktoroj tra la jaroj[redakti | redakti fonton]

Noto: la redakcio tradicie konsistis el 1-3 nederlandanoj kaj 1-2 flandroj.

Nuntempe (2012)[redakti | redakti fonton]

La Nederlanda Esperanto-Junularo (NEJ) komencis eldoni elektronikan novaĵleteron en 2010. Veran bultenon NEJ denove ekhavis en 2011. Ĝi (provizore) nomiĝas "NEJ-novaĵoj". Parole oni daŭre nomas ĝin kelkfoje JEN. La flandroj momente ne plu havas propran revuon.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kolofono de JEN NEJ julio-aŭgusto 1976: "Dit informatieblad is voor alle jongeren in het Nederlandse taalgebied die belang stellen in de internationale taal Esperanto."

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]