Alena Esperanto-Kulturpremio

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Transdono de la FAME-premio al Aleksander Korĵenkov (2010).

La Alena Esperanto-Kulturpremio (germane: Esperanto-Kulturpreis der Stadt Aalen und der Fame-Stiftung für internationale Verständigung) ankaŭ konata kiel FAME-premio estas premio donacita de Alois Meiners en 1988 por distingi antaŭenirojn pri internacia kompreniĝo. Ĝi estas dotita per 3.000 €.[1]

La premio estis unuafoje aljuĝata en 1990 kaj (ĝenerale) en du-jara ritmo. Ĝi estas solene transdonata enkadre de la festo de la Kulturpremio, organizita de FAME, de Esperanto-Grupo Alena kaj subtenata de la urba administracio en la urba biblioteko de Aalen (Aleno), kie estas la sidejo de Germana Esperanto-Biblioteko.

Enhavo

Historio [redakti]

Premiado 2008:
Ed Borsboom, la direktoro de la premiita IEI, dankas pro la premiado per transdono de freŝa eldonaĵo de la instituto.

En 1988 Alois Meiners starigis FAME-fondaĵon por subteni "interkompreniĝon inter la popoloj, evoluhelpon, sciencon kaj esploradon, junularon kaj kulturon" [2]. Grava kaj plej konata aktivado de la fondaĵo estas la du-jara aljuĝo de premio.

Aalen estis elektita kiel urbo por transdoni la premion pro la favora sinteno de la urbo al Esperanto danke al bonaj rilatoj de Esperanto-Grupo Alena kaj ties prezidanto Karl Heinz Schaeffer kun la urba administrado sub urbestro Ulrich Pfeifle. Pro tiu kunlaboro jam en 1989 Germana Esperanto-Biblioteko venis en urbon Aalen.

Premiitoj [redakti]

Fontoj, notoj [redakti]

  1. Stato: 2008
  2. el la statuto de FAME-fondaĵo
  3. retejo de urbo Aalen, 09. Apr 2008
  4. retejo de urbo Aalen, 16. Okt 2006

Eksteraj ligiloj [redakti]

Ekstera ligilo    Oficiala retejo de FAME