Aalen

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Aalen
Blazono
Aalen (Germanio)
DMS
Red pog.svg
Federacia lando Baden-Virtembergo
Distriktaro Distriktaro Stutgarto
Distrikto Distrikto Ostalb
Urborajtoj -
Koordinatoj 48°50′N 10°6′O  /  48.833°N, 10.1°O / 48.833; 10.1 (Aalen)
Alto super la marnivelo 429 m
Areo 146,48 km2
Telefona antaŭkodo 07361, 07366, 07367
Poŝtkodo 73430–73434
Aŭtomobila kodo AA
Oficiala kodo 08 1 36 088
Komunumestro Martin Gerlach (senpartia)
Adreso de la administrejo Marktplatz 30, 73430 Aalen
Komunuma retejo www.aalen.de
Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r

Aalen [alen] (esperante Aleno) estas urbo en la germana federacia lando Baden-Virtembergo kun 66.580 loĝantoj (2007)[1]. Aalen estas la administra centro de la distrikto Ostalb.

Aalen havas famon en arkeologio pro sia granda romia garnizono, la plej granda kavaleri-kastelo norde de la Alpoj.

En la Esperanto-movado Aalen estas mondkonata kiel urbo de Germana Esperanto-Biblioteko.

Enhavo

[redakti] Geografio

Aalen situas 70 km oriente de Stuttgart kaj 48 km norde de Ulm, ĉe la rando de la Ŝvaba Ĵuraso, 30 km okcidente de Nördlingen kaj Nördlinger Ries.

[redakti] Najbaraj komunumoj

Aalen najbaras al jenaj urboj kaj komunumoj: Oberkochen, Essingen, Heuchlingen, Abtsgmünd, Neuler, Hüttlingen, Rainau, Westhausen, Lauchheim, Bopfingen kaj Neresheim (ĉiuj en distrikto Ostalb), krome Heidenheim an der Brenz kaj Königsbronn (ambaŭ distrikto Heidenheim).

[redakti] Historio

[redakti] Romia epoko

La elfosita kastelo

En ĉ. 150/160 p.K. la Romianoj konstruis grandan fortikaĵon (castellum) kiel garnizonon de kavaleri-kohorto Ala II Flavia milliaria.

Estis sugestita, ke la nomo Aalen devenas de la latina Ala, sed tio ĉi estis refutita de pli malfrua esploro.

La situo de la fortikaĵo estis strategie oportuna pro sia rekta proksimeco al Limeso, la limo al la neokupita Germania. La kavalerigarnizono estis 1.000 soldatojn forta, la plej granda fortikaĵo de helptrupoj ĉe Limeso. Sude kaj oriente la fortikaĵo estis akompanita de civila kolonio (komercistoj, metiistoj, familianoj, prostituitinoj ...). Verŝajne en 260 (aŭ pli frue), la Romianoj forlasis la fortikaĵon, ĉar ili retiris sian landlimon ĝia la riveroj Rejno kaj Danubo, kaj la alemanoj transprenis la regionon.

En 2005 UNESKO agnoskis Limeson kiel monda heredaĵo, la kastelo de Aalen estas registrita kiel ORL 66 (RLK).

[redakti] Personoj forte ligitaj al Aalen

Historia urbodomo kaj bazareja puto

[redakti] Esperanto

Rimarkinda estas la Germana Esperanto-Biblioteko, kies kolekto ampleksas pli ol 40.000 erojn. Ĉiun duan jaron la urbo kune kun la FAME-fondaĵo solene disdonas la Esperanto-kulturpremion (oficiale/germane: Aalener Esperanto-Kulturpreis). Unu el la pli konataj asocioj en la urbo estas la Esperanto-Grupo Alena.

[redakti] Partneraj urboj

[redakti] Notoj, referencoj

  1. laŭ la oficiala statistiko de subŝtato Baden-Virtembergo, interaktive konsultebla

[redakti] Eksteraj ligoj


Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj