Nördlingen
El Vikipedio
| Nördlingen | |||||
|
|||||
| Federacia lando | Bavario | ||||
| Distriktaro | Distriktaro Ŝvabio | ||||
| Distrikto | Distrikto Donau-Ries | ||||
| Urborajtoj | Urbo (Stadt) | ||||
| Koordinatoj | 48°51′N 10°30′O / 48.85°N, 10.5°O | ||||
| Alto super la marnivelo | 441 m | ||||
| Areo | 68,10 km² | ||||
| Telefona antaŭkodo | 09081 | ||||
| Poŝtkodo | 86720 | ||||
| Aŭtomobila kodo | DON (ĝis 1972: NÖ) | ||||
| Oficiala kodo | 09 7 79 194 | ||||
| Komunumestro | Hermann Faul | ||||
| Titolo de komunumestro | Oberbürgermeister | ||||
| Partio de komunumestro | PWG | ||||
| Adreso de la administrejo | Marktplatz 1 | ||||
| Komunuma retejo | www.noerdlingen.de | ||||
Nördlingen estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Donau-Ries de la federacia lando Bavario. La 30-an de junio 2005 la komunumo havis 19.371, la 31-an de decembro 2009 19.119 loĝantojn.
Enhavo |
Vidindaĵoj [redakti]
Nördlingen posedas komplete konservitan urbomuron de 1327, kiu allogas multajn turistojn. Ĝi enhavas kvin pordegojn, du bastionojn kaj 11 turojn (aldone al la pordegaj turoj). La pordegoj nomiĝas (laŭ horloĝa direkto):
- Deininger Tor (nord-oriente)
- Reimlinger Tor (oriente)
- Berger Tor (sude)
- Baldinger Tor (okcidente)
- Löpsinger Tor (norde)
La konservado de la muro estas parte pagata de mecenatoj, kiuj patronas unu aŭ plurajn metrojn da mura longo.
Ĝemelecoj [redakti]
Nördlingen ĝemeliĝis kun jenaj urboj:
Wagga Wagga en Aŭstralio (de 1967)
Riom en Francio (de 1970)
Stollberg en Germanio (de 1991)
Markhamo (Ontario) en Kanado (de 2001)
Olomouc en Ĉeĥio (de 2008)
Esperanto [redakti]
Jarŝanĝe de 2009/2010 kaj 2010/2011 en Nördlingen okazis la 26-a kaj 27-a Internacia Festivalo - ankaŭ la jubilea 30-a fine de 2013 estas antaŭvidita tie.
