Stollberg

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Stollberg [Ŝtolberk] en Saksio (Ercmontaro) estas urbeto de ĉ. 14.000 loĝantoj, en alto de 444 metroj, ĉefurbo de samnoma distrikto. Ĝi estis unue menciata en dokumento de 1343 kiel civitas (latine: civitanaro, komunumo).

Ĝia blazono montras dupartan bildon: Supre blankan preĝejon kun ruĝa tegmento sur flava fono, sube bulan palison kun flava krono sur ruĝa fono. En mezepoko ĉe Stollberg kruciĝis du gravaj komercaj vojoj, unu de Altenburg al Prago, dua de Chemnitz al Dresdeno.

Ĝemelaj urboj [redakti]

Ĝemelaj urboj de Stollberg estas:

Esperanto-movado [redakti]

Stollberg estas naskiĝloko de Karl Schulze.