Tamási
Tamási (tamAŝi) estas urbo kaj banloko kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Tolna, en subregiono Tamási, kies centro estas.
Bazaj informoj [redakti]
- Areo: 125 km²
- Loĝantaro: 9760
- Poŝtkodo: 7090
- Telefonprefikso: 74
Situo [redakti]
Tamási situas sur ebenaĵo kaj sur mildaj deklivoj, laŭ ĉefvojo Dunaföldvár-Dombóvár, laŭ fervojo Dombóvár-Lepsény. Siófok kun la Balatono troviĝas 40 km.
Historio [redakti]
La komunumo estis loĝata jam dum la bronzepoko, baldaŭe romianoj vivis tie. En 1315 jam estis tie fortikaĵo, kiu estis grava dum la turka erao kaj poste dum la liberecbatalo de Francisko Rákóczi la 2-a. La turka dominado daŭris inter 1541-1686. La aŭstroj poste eksplodis la fortikaĵon. Alvenis germanoj, kiuj komencis la vinkulturadon. La gravaj fervojaj linioj ne tuŝis la komunumon, tial ĝi restis malgranda kaj negrava komunumo. Nuntempe oni okupiĝas ankaŭ pri forstrumado. Apude estas lagoj, kie vivas multe da birdoj.
Vidindaĵoj [redakti]
- romkatolika preĝejo de Sankta Tomaso
- romkatolika preĝejo de Ĉieliro de Maria de 1745, la turo estas 21 metrojn alta
- kapelo omaĝe al Rosalia
- kastelo de Eszterházy (esterhAzi)
- termala banejo
Fontoj [redakti]
- hungara Vikipedio
