Béla Kelen

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Béla Kelen, laŭ hungarlingve kutima nomordo Kelen Béla estis hungara kuracisto, profesoro, radiologo.

Béla Kelen [1] naskiĝis la 12-an de decembro 1870 en Tamási. Li mortis la 2-an de aprilo 1946 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Béla Kelen akiris medicinan diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto en 1893. Post siaj studoj li laboris-instruis en la patologia instituto, dume li studvojaĝis 2 jarojn en Berlino kaj Parizo. En 1909 en la universitata kliniko li establis radiologian laboratorion. En 1915 li estis nomumita privata profesoro, en la sekva jaro ankaŭ institutestro, krome li okupiĝis ankaŭ pri la soldatoj dum la 1-a mondmilito. En 1922 li atingis la instruan rangon eksterordinara profesoro, en 1929 publika ordinara profesoro. En 1941 li pensiuliĝis. Li strebis multe pri la memstara hungara radiologio.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Gyógyítás Röntgen-, Rádium- és ibolyántúli sugarakkal (1923)
  • Röntgenológia orvostanhallgatók és gyakorló orvosok számára (1928)
  • A röntgenológia alapvonalai (1934)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.