Schwäbisch Gmünd

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Schwäbisch Gmünd
Blazono
Schwäbisch Gmünd (Germanio)
DMS
Red pog.svg
Federacia lando Baden-Virtembergo
Distriktaro Distriktaro Stutgarto
Distrikto Distrikto Ostalb
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Koordinatoj 48°48′N 9°48′O  /  48.8°N, 9.8°O / 48.8; 9.8 (Schwäbisch Gmünd)
Alto super la marnivelo 321 m
Areo 113,78 km²
Telefona antaŭkodo 07171
Poŝtkodo 73501–73529
Malnova poŝtkodo de antaŭ 1993 7070
Aŭtomobila kodo AA (antaŭe: GD)
Oficiala kodo 08 1 36 065
Komunumestro Richard Arnold
Titolo de komunumestro Oberbürgermeister
Adreso de la administrejo Marktplatz 1
73525 Schwäbisch Gmünd
Komunuma retejo www.schwaebisch-gmuend.de
v  d  r
Information icon.svg

Schwäbisch Gmünd estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Ostalb de la federacia lando Baden-Virtembergo. La 31-an de decembro 2005 la komunumo havis 61350 loĝantojn.

Schwäbisch Gmünd en 1750
Schwäbisch Gmünd ĉirkaŭ 1900
Gmuend Muenster von Suedwest.jpg
Historia blazono ĉe la urbodomo, regna aglo kaj blanka unukornulo
Arĝento-ora fabriko Ott-Pauser; nun muzeo
Talentegula gimnazio

Kulturo kaj vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Teatro[redakti | redakti fonton]

En la Kongrescentro Stadtgarten regule okazas teatroprezentadoj.

Muzeoj[redakti | redakti fonton]

Prediger SchwäbischGmünd.JPG

La "Museum im Prediger" estis fondita en 1876 kiel artmetia muzeo kaj ekde 1973 estas instalita en en la iama dominikana monaĥejo ("Prediger"). Ĝi montras arton kaj artmetion kaj apartenas al la plej fruaj muzeoj de sudokcidenta Germanio. En la muzeo "Prediger" ekde 1994 ankaŭ estas instalita la "Galerie im Prediger" (Galerio en Prediger).

La Ott-Pausersche Fabrik (Fabriko Ott-Pauser) esta muzeo pri arĝentaĵoj kaj biĵuterio.

Konstruaĵoj[redakti | redakti fonton]

La malfruromanika Johanniskirche (Kirko S-a Johano)
Rigardo el la Königsturm (Reĝa turo) direkte al Johanneskirche
Kirko S-a Ciriako, Straßdorf

La rekonilo de Schwäbisch Gmünd estas la Münster (katedralo), kiu en la 14-a jarcento en gotika stilo estis projektita de Heinrich Parler, kies filo Peter Parler famiĝis kiel arkitekto en Prago. Ĝi estas la plej granda halkirko de Sudgermanio.

Aliaj famaj konstruaĵoj en la kernurbo estas la "Prediger", la iama Dominikana monaĥejo, kiu nun estas uzata kiel kulturcentro, la iama monaĥejo Gotteszell, kiu hodiaŭ estas prizono, la Nova Urbodomo de 1760, la "Grät" (elparolu: gret; iama urbodomo el la 14-a jarcento; la nomo signifas laŭvorte "domo de konsilantaro") kaj multnombraj aliaj privataj domoj. Sur la Münsterplatz (katedrala placo) staras la Mariensäule (kolono de S-a Maria) el la jaro 1693, sur la Marktplatz (foirplaco) la Marienbrunnen (fontano de S-a Maria] el la jaro 1776.

Pliaj kirkoj en la kernurbo krom la Heilig-Kreuz-Münster (katedralo de la S-a kruco) estas la Johanniskirche (kirko de S-a Johano), kiu en 1317 menciiĝis kiel kapelo de S-a Johano), la St. Leonhardskapelle (kapelo de S-a Leonardo) sur la tombejo, kiu menciiĝis en 1471 kaj plurfoje transformiĝis, la paroĥeja kirko St. Franziskus (S-a Francisko, iama monaĥeja kirko de la franciskanoj) kaj la evangelia paroĥeja kirko (la iama kirko de la aŭgustenoj). Ekzistas krome pluraj kapeloj: la Hergottsruhkapelle (kapelo de la dia ripozo) el 1622, kiu en 1791 estis pliampleksigita, la Josefskapelle (kapelo de S-a Jozefo), en 1677/78 konstruita laŭ la modelo de la Herrgottsruhkapelle), la Wallfahrtskapelle (pilgrima kapelo) St. Salvator (S-a salvinto) sur la Nepperstein, konstruita ekde 1616 kaj la St. Katharinenkapelle (kapelo de S-a Katarina) de la iama Siechenspital (fleghejmo), kies kerno originas el la 14-a jarcento.

Iom novaj kirkoj en la (ne striktasence) kernurbo estas S-aj Petro kaj Paŭlo en la Hardt-Siedlung (konstruita en 1958), la kirko S-a Mikaelo (konstruita en 1968) kaj la kirko S-a Pio el 1967 kaj la evangelia Friedenskirche (kirko de la paco) el 1961.


Referencoj[redakti | redakti fonton]