FAME-fondaĵo

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

FAME-fondaĵo (oficiale: FAME-Stiftung zur Förderung internationaler Verständigungsmittel) estas fondaĵo starigita de Alois Meiners en 1988 por subteni interkompreniĝon inter la popoloj, evoluhelpon, sciencon kaj esploradon, junularon kaj kulturon per disdono de subvencioj. Kun la urbo Aalen ĝi fondis kulturpremion por distingi personojn aŭ organizojn, kies plurjara engaĝo antaŭenigis internacian kompreniĝon. La nomo FAME venas de la nomo de la fondinto Franz-Alois Meiners.

La festo de la Kulturpremio okazas ĉiun duan jaron en Aalen kiel Aalener Esperanto-Kulturpreis. Tiu Alena Esperanto-Kulturpremio estas organizita de FAME, de Esperanto-Grupo Alena kaj subtenata de la urba administracio. La festeno okazas en la urba biblioteko Aalen. La premio estas normale dotita kun € 3.000,- (komence estis 10.000 gm kaj poste 5000,- €).

[redakti] Premiitoj

Transdono de la FAME-premio al Aleksander Korĵenkov (2010).

[redakti] Vidu ankaŭ

[redakti] Eksteraj ligiloj

Ekstera ligilo  Hejmpaĝo de FAME
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj