Pilisszentlászló

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Pilisszentlászló (piliŝsentlAslO) slovake Senváclav estas vilaĝo en Hungario en regiono Meza Hungario, en departemento Pest, en subregiono Szentendre. Szentlászló signifas Sankta Ladislao.

Hungara reĝo, pri kiu estas nomumita la vilaĝo

La vilaĝo situas sur monto Pilis, laŭ flankovojoj, for de fervojo, ĉefvojo kaj rivero.

Hungara reĝo Endre la 3-a konstruis ĉasdomon en 1291, kiu poste iĝis klostro. La turkoj detruis ĝin. Poste slovakoj fondis tie vilaĝon, ĉar ili kutimiĝis al la montoj. La baroka preĝejo konstruiĝis en 1772. En 1947 la slovakoj parte reiris al Ĉeĥoslovakio.

Menciindaĵoj estas lernejo Waldorf kaj Hoboji zen preĝejo.

Komunumoj pri Ladislao la 1-a (Hungario) en Hungara reĝlando [redakti]

Oni fondis Asocion pri Ladislao la 1-a (Hungario).

Bakonyszentlászló Búcsúszentlászló Bükkszentlászló Homoródszentlászló
Jászszentlászló Kisszentlászló Mátraszentlászló Nyárádszentlászló
Oláhszentlászló Pilisszentlászló Pusztaszentlászló Szászszentlászló
Szécsiszentlászló Szentlászló Szentlászló Tordaszentlászló
Vácszentlászló Zalaszentlászló