Szentlászló
El Vikipedio
Szentlászló (sentlAslo) estas malgranda vilaĝo en Hungario en regiono Suda Hungario, en departemento Baranya, en subregiono de Szigetvár.
Ladislao la 1-a (Hungario), pri kiu nomiĝis Szentlászló
Enhavo |
Bazaj informoj [redakti]
- Areo: 14 km²
- Loĝantaro: 870
- Poŝtkodo: 7936
- Telefonprefikso: 73
Situo [redakti]
La vilaĝo situas en valo, laŭ ĉefvojo Kaposvár-Szigetvár, iam estis ankaŭ fervojo en la sama direkto. Pécs troviĝas 47, Szigetvár 12 km-ojn for.
Historio [redakti]
La unua mencio devenis el 1238. La turkoj faris senhoma la vilaĝon, sed poste hungaroj, kroatoj kaj germanoj refondiĝis la komunumon. En 1948 la germanoj estis deportitaj, alvenis deportitaj hungaroj el Ĉeĥoslovakio.
Vilaĝservoj estas germana aŭtonomio, lernejo, infanĝardeno.
Vidindaĵoj [redakti]
- katolika preĝejo de 1812
- sonorilstablo
- skulptaĵo pri Johano Nepomuka
- muzeeto
- skulptaĵo pri Ladislao la 1-a (Hungario)
- monumento pri falintoj dum la mondomilitoj
Komunumoj pri Ladislao la 1-a (Hungario) en Hungara reĝlando [redakti]
Oni fondis Asocion pri Ladislao la 1-a (Hungario).
