Maŭro La Torre
| Maŭro La Torre | ||
|---|---|---|
| Dato de naskiĝo | 11-an de novembro 1946 | |
| Loko de naskiĝo | Romo, |
|
| Dato de morto | 26-an de marto 2010 | |
| Loko de morto | Romo, |
|
| Nacieco | italo | |
Maŭro LA TORRE (naskiĝis la 11-an de novembro 1946 en Romo, mortis la 26-an de marto 2010 en Romo) estis itala esperantisto.
Li doktoriĝis pri Matematika lingvistiko en la universitato La Sapienza, en Romo. Li poste iĝis profesoro pri Eksperimenta pedagogio en la Fakultato pri Klerigsciencoj de la Universitato Romo, kie li instruis pri Lernotaksado, Komputik-didaktiko, Teksto-komputado, Interlingvistiko. Apartenante je la Departemento pri Didaktika kaj Eduka Projektado (DIPED), li kunordigis tiean esplorlaboratorion pri Aŭtomata Tekstanalizo (LAAT).
Li verkis plurajn librojn kaj artikolojn, interalie pri analogia lernotaksado, komputik-instruado, aŭtomata tekstanalizo, lernado de Esperanto. Li longe okupiĝis pri Terminologio, ĝenerale kaj aplike en la kampoj de matematiko kaj komputiko (vidu ekzemple Komputekon).
Li estis prezidanto de ILEI, kaj en ĝia kadro, en la jaro 1998, li lanĉis la interlernejan edukprojekton Interkulturo, celantan egalrajtan Interkulturan edukadon. Pro tiu projekto, en 2000, li elektiĝis Esperantisto de la Jaro.
Maŭro La Torre estis membro de la Akademio Internacia de la Sciencoj de Sanmarino kaj – ekde 2007 – de Akademio de Esperanto. Li kontribuis en Vikipedio kiel vikipediisto Laturo.
Eksteraj ligiloj [redakti]
| Trovu « Maŭro La Torre » inter la Vizaĝoj de homoj rilataj al la ideo «Internacia Lingvo» |
LAAT – Laboratorio pri Aŭtomata TesktAnalizo
LPS – Laboratorio pri Eksperimenta Pedagogio
LA TORRE Maŭro en la Tria Roma Universitato
Intervjuo en La Ondo de Esperanto
Maŭro : Ipernitiaj paĝoj de Maŭro
|
||||||||||||||