Porto-Novo

El Vikipedio

(Alidirektita el Porto Novo)
Saltu al: navigado, serĉo
Porto-Novo en la departemento Ouémé de Benino

Porto-Novo (aŭ Porto Novo) estas la ĉefurbo de la okcidentafrika lando Benino. La urbo estas sidejo de la parlamento, de la ŝtata prezidento kaj de iuj ministerioj. La ple multaj ministrioj tamen troviĝas en la urbo Kotonuo (france Cotonou). Krome Porto-Novo estas la administra centro de la ŝtata departemento Ouémé.

Enhavo

[redakti] Geografio

Porto-Novo estas havena urbo borde de la laguno de Porto-Novo, kiu estas flanka parto de la Golfo de Gvineo. Fine de 2005 la urbo havis 234.168 enloĝantojn: Porto-Novodo estas la dua plej granda urbo de Benino, sed estas ekonomie malpli signifa ol la urbo de la registara sidejo, Kotonuo. La geografiaj koordinatoj estas 6° 29' 0" norde kaj 2° 37' 0" oriente.

[redakti] Historio

Ĝis la 17-a jarcento la urbo nomiĝis Ajatche kaj estis la ĉefurbo de la reĝlando Aja. Sian nunan nomon (en Esperanto "haveno nova") ĝi ricevis dum la 17-a jarcento de portugalaj maristoj, kiuj sklavigis afrikanojn kaj de ĉi-tie ŝipe sendigis ilin al Norda Ameriko.

Dum la jaro 1863 la reĝlando akceptis la "protekton" de la franca armeo, por bari la antaŭeniron de la brita armeo. La najbara reĝlando Dahomey tamen malaprezis la sekvan ĉeeston de francaj soldatoj en Aja, kaj komenciĝis milito inter la du regnoj. Dum la jaro 1883 la franca mararmeo okupis Porto-Novon kaj la urbo iĝis parto de la franca kolonio Dahomey. Dum 1900 la urbo iĝis la ĉefurbo de Dahomey, la hodiaŭa Benino.

[redakti] Ekonomio

La urbo estas la centro de agrikultura regiono, kies ĉefaj produktoj estas palmoleo kaj kotono, kaj kiu krome ekportas kapokon.

[redakti] Kulturo kaj eduko

La École du Patrimoine Africain, instituto pri la konservo de la kultura heredaĵo de Afriko, aktivas en 26 landoj de la kontinento sude de la Saharo, en kiuj la ĉefa lingvo estas la franca, hispana kaj portugala.

[redakti] Esperanto en Porto Novo

En somero 2008 okazis en Porto Novo en Centro Songhai tutmonda konferenco de ILEI, ligo de instruistoj de Esperanto. Partoprenis ĉirkaŭ 50 personoj el 4 kontinentoj, du trionoj estis Afrikanoj el 5 landoj. Okazis sesio de Internaciaj Ekzamenoj de ILEI / UEA.

[redakti] Retaj ligiloj

·  paĝoj de la École du Patrimoine Africain (franclingvaj)