Portugala Gvineo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Flago de la Kompanio de Gvineo, nome portugala entrepreno kiu komercis diversajn varojn kaj sklavojn ĉe la marbordo de Gvineo el la 15a jarcento

Portugala Gvineo (ankaŭ simple Gvineo aŭ oficiale Transmara Provinco Gvineo) estis la nomo de iama portugala kolonio, kiu disvolviĝis sur la teritorio, kie nun estas Gvineo Bisaŭa, de 1446 ĝis 10a de Septembro 1974.

La epoko de la Sklava Komerco[redakti | redakti fonton]

La Portugala Krono mendis siajn navigistojn esplori la atlantikan marbordon de Okcidenta Afriko por trovi la fontojn de oro. Komeroc el oro estis kontrolita de Maroko, kaj islamanaj karavanvojoj tra Saharo transportis ankaŭ salon, kolaon, teksaĵojn, fiŝojn, grenojn, kaj sklavojn.[1] Navigistoj unue pasis la barilon de Kabo Bojador en 1437 kaj povis esplori la okcidentafrikan marbordon tiom for kiom ĝis Siera-Leono ĉirkaŭ 1460 kaj koloniigis la Kaboverdajn insulojn el 1456. Finfine oni trovis, ke oro venas el supraj partoj de la riveroj Niĝero kaj Volta kaj la portugala krono celis alproksimigi la oran komercon al la marbordo. Por kontroli tiun komercon, la portugala reĝo ordonis konstrui kastelon, nome São Jorge da Mina (nuna Elmina Kastelo) ĉe la Portugala Ora Marbordo en 1482 kaj aliaj komercejoj. La portugala registaro instituciis la entreprenon nome Kompanio de Gvineo por kontroli la komercon kaj fiksi prezojn de varoj.[2] Krom oro, okazis komerco pri eburo, paradizgrajno kaj sklavoj. Oni ĉirkaŭkalkulis, ke la Atlantika Sklavokomerco transportis ĉirkaŭ 11 milionoj da homoj el Afriko inter 1440 kaj 1870, inklude 2 milionojn el Senegambio aŭ Supra Gvineo.[3] Tiu areo estis la fonto de ĉirkaŭkalkulite 150,000 afrikaj sklavoj transportitaj de portugaloj, ĉefe el Supra Gvineo antaŭ 1500, kelkaj por plantejoj el kotono kaj indigujo en la tiam neloĝataj Kaboverdaj insuloj.[4] Portugalaj komercistoj kaj ekzilitaj krimuloj penetris la riverojn kaj rojojn de Supra Gvineo formante mulatan loĝantaron uzanre portugal-bazitan kreolan lingvon kiel lingvafrankao. Tamen, post 1500 la ĉefa areo de portugala intereso, kaj por oro kaj por sklavoj, estis pli sude ĉe la Ora Marbordo.[5]

Posta kolonia epoko[redakti | redakti fonton]

La lukto por sendependeco[redakti | redakti fonton]

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

2°11′N 102°23′E  /  2.183°N, 102.383°O / 2.183; 102.383 (Portugala Gvineo)

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. A.L. Epstein, Urban Communities in Africa - Closed Systems and Open Minds, 1964.
  2. C.R. Boxer, (1977). The Portuguese seaborne empire, 1415-1825, pp. 26-7, 30 London, Hutchinson & Co. ISBN 0-09131-071-7
  3. H Thomas, (1997). The Slave Trade: The Story of the Atlantic Slave Trade 1440-1870, pp. 804-5, New York (NY), Simon and Schuster, ISBN 0-684-81063-8
  4. B Gascoigne, (From 2001, ongoing). “History of Portuguese Guinea”, HistoryWorld http://www.historyworld.net/wrldhis/plaintexthistories.asp?historyid=ad46
  5. C.R. Boxer, (1977). The Portuguese seaborne empire, pp. 30-1