Kabo Bojador

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Kabo Bojador estas antaŭmonto ĉe la nordokcidenta bordo de Afriko, sude de la Kanariaj insuloj ĉe norda latitudo de 26° 7' kaj okcidenta longitudo de 14° 30'. Ĝi apartenas al hodiaŭa Okcidenta Saharo. La Kabo Bojador formas la okcidentan finon de montara ĉeno Ĝebel el Asvad en Saharo kaj utilis dum la mezepoko longtempe kiel supozata okcidenta fino de la mondo. Tie troviĝas la plej altaj sablodunoj (ĝis 130 m) sur la tre malekonomia bordo.

Dum la mezepoko precipe la portugaloj (Henriko la naviganto) havis la celon postŝipi la kabon. La preterŝipado de la kabo estis sekrete traktita aŭ baldaŭ forgesita, tiel ne estis konataj la ĉirkaŭkabaj veturoj de la ĝenovanoj Ugolino kaj Vadino (Guido) Vivaldi en 1291 aŭ de la kataluno Jayme Ferrer  en 1346. Krome iuj ekspedicioj neniam revenis (fratoj Vivaldi). Henriko la maristo organizis en 1422 floton por preterŝipi la Kabon Bojador, sed la kapitanoj rezignis pro timo. Oni provis poste tiun ŝipadon ĉiujare.

Kiam la portugalo Gil Eanes en 1434 sukcesis preterŝipi la kabon, la portugaloj jam estis provintaj tion 15-foje ekde 1422.

Pro la malprofunda marakvo, la multaj rifoj kaj sablobenkoj, la fortaj marfluoj kaj oftaj veteraj ŝanĝiĝoj, la bordo estis danĝere ŝipebla.

La koordinatoj de la kabo estas proksimume 26°7′N 14°30′U  /  26.117°N, 14.5°U / 26.117; -14.5 (Kabo Bojador)Koordinatoj: 26°7′N 14°30′U  /  26.117°N, 14.5°U / 26.117; -14.5 (Kabo Bojador).