Glaso

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Glaso malplena kaj plena

Glaso estas ujo kutime uzata por trinki likvaĵojn, kutime malvarmajn. Glasoj estas plej ofte el vitro, travideblaj kaj senkoloraj, sed troviĝas ankaŭ glasoj koloritaj kaj dekoritaj, glasoj el plasto, fajenco, metalo, ktp. Ili estas kutime malmultekostaj, sed ofte rompiĝemaj.

Glasoj estas ordinare pli altaj ol larĝaj. La formo kaj grandeco dependas de la uzo. Foje estas tenilo:

Glaso estas ankaŭ la kvanto, kiun enhavas la glaso: trinki glason da akvo.

[redakti] Proverbo

Ekzistas pluraj proverboj pri glaso en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:

Citaĵo
« Li esploris iom la fundon de la glaso. »
Citaĵo
« Kiu rompis la glason, ordigu la kason. »
Citaĵo
« Plena glaso da vino, sed kun guto da veneno. »


[redakti] Referencoj

  1. Lernu
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj