Imre Steindl

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Imre STEINDL [ŝtejnl], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Steindl Imre estis elstara hungara arkitekto, profesoro, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio.

Imre Steindl 1884
Busto pri Imre Steindl 1899

Imre Steindl [1] naskiĝis la 29-an de oktobro 1839 en Pest (urbo). Li mortis la 31-an de aŭgusto 1902 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Imre Steindl studis en urbo Pest kaj Vieno, poste li studvojaĝis en Germanio kaj Francio. Hejmenveninta en 1870 li ekinstruis en universitato de Pest. Baldaŭe li ankaŭ planadis konstruaĵojn. Lia unua grava konstruaĵo estis la nova urbodomo jam en Budapeŝto. Li ofte okupiĝis pri renovigoj de historiaj monumentoj, tamen lia ĉefverko estis la parlamentejo (inter 19 planoj la lia estis elektita). Liaj konstruaĵoj estas videblaj en la tiutempa Hungara reĝlando, aktuale ankaŭ en Slovakio, Rumanio, ktp. Li ricevis diversajn premiojn.

Verkaro (ankaŭ renovigoj) (elekto)[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Parlamentejo en Budapeŝto