Preĝejo de Elizabeto de Hungario (Erzsébetváros)
| Paroĥa preĝejo de Elizabeto de Hungario |
|
|---|---|
|
|
| Loko | |
| ŝtato | Hungario |
| municipo | Budapest, Erzsébetváros (distrikto) |
| Bazaj informoj | |
| religio | kristanismo |
| rito | romkatolika eklezio |
| provinco | Pest (departemento) |
| diocezo | Esztergom-Budapeŝto |
| dato de konsekro | 1901 |
| konsekrinto | Vaszary Kolos Ferenc |
| statuso | paroĥa preĝejo |
| Arkitektura priskribo | |
| arkitektoj | Imre Steindl |
| konstrustilo | novgotiko |
| konstruado | 1895-1901 |
| Specifo | |
| kapacito | 2600 |
| longo | 62 m |
| larĝo | 22 m |
| alto | 76 m (turoj) |
| konstrumaterialo | masonita |
| Ligiloj | |
Preĝejo de Elizabeto de Hungario estas romkatolika preĝejo en Hungario, en la ĉefurbo Budapesto, en Erzsébetváros (distrikto).
Historio [redakti]
La plej frue en 1881 konstruiĝis preĝejo apud la nuna. En 1893 oni komencis fari fundamenton por pli granda kirko, sed la oficiala komenco okazis post 2 jaroj, kiun estris Francisko Jozefo la 1-a (Aŭstrio). En 1932 antaŭ la preĝejo skulptaĵo pretiĝis pri Elizabeto de Hungario. Dum la 2-a mondmilito bombo parte detruis la preĝejon. Ĝi renoviĝis en 1949. Komence de la 21-a jarcento ĝi denove renoviĝis kaj la apuda placo kun la parko plibeliĝis.
Konstruaĵo [redakti]
La konstruaĵo havas 3 navojn kaj 2 turojn. La ĉefnavo estas 16, la flankonavoj 15 metrojn altaj. Supre, ekstere skulptaĵoj pri Elizabeto de Hungario, Stefano la 1-a (Hungario), Ladislao la 1-a (Hungario), Dipatrino estas videblaj. Interne la predikejo prezentas reliefojn pri la 4 evangeliistoj.
Ekde 1995 la preĝejo estas Monumento historia. Kermeso okazas en la 19-an de novembro.
Fontoj [redakti]
- Hungara Vikipedio
- hungare