Tekirdağ
El Vikipedio
Tekirdağ, hungare Rodostó, estas urbo en Turkio sur bordo de la Maro de Marmoro. Ĝiaj malnovaj nomoj estis Rhaedestus kaj pli malfrue Rodosto. En 1990 ĝi havis 80 207 loĝantojn. Ĝian aktualan nomon ĝi ricevis en 1923. En aŭgusto 2007 oni inaŭguris la skulptaĵon pri Ibrahim Müteferrika (Kluĵo, ĉirkaŭ 1670- Konstantinopolo, 1745), la unua libropresisto de Turkio.
- Koordinatoj: 40°59′N 27°31′O / 40.983°N, 27.517°OKoordinatoj: 40°59′N 27°31′O / 40.983°N, 27.517°O
Ĝemelurbo [redakti]
Gravaj personoj [redakti]
- Mihály Csáky, grafo (?, 29-a de oktobro 1676 – Rodosto, 7-a de decembro 1757): hungara grandbienulo, kuruca generalo.
- Namik Kemal (21-a de decembro 1840 - Sakiz Adasi, 2-a de decembro 1888): poeto, tradukisto, ĵurnalisto.
- Henri Verneuil (Achod Malakian) (n. la 15-an de oktobro 1920 en Rodosto, m. la 11-an de januaro 2002 en Bagnolet): franca reĝisoro kaj scenaristo de armena deveno.
- Serdar Kulbilge (*7-a de julio 1980): golulo.
- Kelemen Mikes: hungara verkisto, postmorta honora civitano de la urbo 2012.
- Ferenc Rákóczi la 2-a.
Vidindaĵoj [redakti]
- Rakoczy-muzeo[1].
- Rustem paŝao-moskeo.
- Skulptaĵo pri Ibrahim Müteferrika.
- Statuo de Namik Kemal, poeto.