Valentin Oswald Ottendorfer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Valentin Oswald Ottendorfer en 1860
La domo de Ottendorfer

Valentin Oswald OTTENDORFER (naskiĝis la 12-an de februaro 1826 en la urbo Svitavy (germane Zwittau) de Moravio - mortis la 15-an de decembro[1] 1900 en Novjorko) estis usona ĵurnalisto kaj mecenato de sudet-germana nacieco. Li fondadis orfejojn, malsanulejojn, malriĉulejojn kaj bibliotekojn.

Liaj gepatroj estis teksistoj de drapo, tiam tre populara, tial ili sciis prizorgi siajn 12 infanojn (kvankam nur 6 el ili ĝisvivis la aĝon de plenkreskulo). Oswald estis verŝajne tre inteligenta infano, ĉar la gepatroj prizorgis por li studadon. Unue en la piarista gimnazio en Litomyšl, poste ĉe universitatoj en Prago, Vieno kaj Heidelberg. Juro kaj filozofio formis lian mondkoncepton pri demokratio. En 1848 li batalis sur barikadoj sub standardo de studentaj legioj, en Prago, Vieno kaj aliaj germanaj kaj aŭstriaj urboj, korespondis kun rusa revoluciulo Bakunin kaj estis persekutata de la viena polico, kiu eldonis por li arestordonon. Tiu fakto estis decida por lia elmigro al Usono.

Ottendorfer troviĝis en novjorka haveno kiel simpla helplaboristo, sen klereco kaj sen scio de la lingvo, kiun li nur nun komencis lerni. Amikoj lin konatigis kun familio Uhl, ankaŭ germanaj elmigrintoj, kiuj eldonadis gazeton „New Yorker Staats-Zeitung“ kaj akceptis lin kiel ĵurnaliston.

Fine de la 1850-aj jaroj la posedanto de la gazeto mortis kaj la vidvino Anna Uhl edziniĝis al Ottendrofer, kvankam li estis pli juna ol ŝi. Li devis zorgi pri ses ŝiaj infanoj. Tiutempe li mem malsaniĝis, kuracis sin en diversaj eŭropaj banurboj, sed ne rajtis eniri Aŭstrion kaj viziti la urbon Svitavy. Nur dividiĝo de la regno je Aŭstrio-Hungario alportis amnestion.

Fine de la 1870-aj jaroj ili ambaŭ fariĝis tre estimataj civitanoj. Li eĉ estis propnita kiel urbestro de Novjorko, sed la kandidatecon li rifuzis. Lia edzino fondis plurajn bonfarajn institutojn, orfejojn, malsanulejojn, malriĉulejojn. Ilia devizo estis: kiu posedas sanajn manojn, havas devon helpi al tiuj, kiuj helpon bezonas.

Ankaŭ en Svitavy estis problemoj kun sanservoj kaj klerigado. La magistrato akceptis lian mecenatan proponon kaj en 1886 estis celebre inaŭguritaj malsanulejo, orfejo kaj malriĉulejo, kiuj staris en Ottendorfer-strato kaj estis tie starigita ankaŭ lia busto.

Ottendorfer proponis, ke sur la loko de lia naskiĝloko estu konstruita biblioteko, kiun li financis. En 1892 ĝi estis malfermita, havis 23 mil germanlingvaj volumoj kaj ankaŭ salonon, kiu servis kiel koncertejo kaj prelegejo. Ĝi estis modelo por similaj bibliotekoj en Moravio. La inaŭguron en aŭgusto 1892 partoprenis Ottendorfer mem akompanate de sia duonfilino. Poste li revenis al Novjorko, kie li en 1900 mortis en sia loĝejo kaj estis entombigita en la tombejo Greenwood. Restis post li ankaŭ en Usono multaj similaj institutoj kiel en Svitavy.

La Ottendorfer-domo estas fiero de la urbo kaj kiam en 1929 la urbon vizitis prezidento Masaryk, la urbanoj lin unue kondukis ĉi tien.

En 2008 ĉi tie estis inaŭgurita Esperanto-muzeo en Svitavy kunlabore kun ĈEA en teretaĝa salono.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Valentin Oswald Ottendorfer (1826 - 1900) - Find A Grave Photos

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]