DOcela MAlé divadlo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

DOcela MAlé divadlo, akronime Divadlo DOMA (Tute Malgranda Teatro, en akronima formo kun la signifo Teatro HEJME) estiĝis en 1994, ekde 2006 la ensemblon administras Centro de Kulturaj Servoj en Svitavy.

Dum jaroj de ekzistado de la studenta ensemblo aktore trairis dekoj da infanoj kaj junaj homoj, nur la reĝisorino kaj estrino de la ensemblo ne ŝanĝiĝis. Nuntempe la teatro DOMA havas 30 membrojn en la aĝo 12-25 jaroj. Ili ludas, kreas kaj aktoras en tri grupoj.

Kun infanoj kaj adoleskantoj serĉi vojon al parolata vorto, al teatro, al arto, kaj samtempe kultivi, krei kaj dividi la agoĝojon ankaŭ kun la spektantoj estas laciga, sed belega laboro.

En la jaro 2012 la spektaklo „Sep paŝoj disde la tolaĵlavejo“ gajnis plurajn premiojn en regionaj kaj tutŝtataj festivaloj (Fano en Svitavy, Juna Sceno en Ústí nad Orlicí) kaj ankaŭ „premion de la spektantoj“. Ĝis nun la teatraĵon vidis pli ol 700 spektantoj, plejparte junaj homoj.

En 2011 dum pluraj monatoj la ensemblo preparis ankaŭ originan spektaklon titolitan R.U.R. aŭ Terura Sonĝo, rakontadon laŭ Karel Čapek en Esperanto. En julio la prilaboro de la dramo rikoltis sukceson en la internacia konferenco OSIEK kaj la teatro DOMA en Svitavy estis elektita por ludi la dramon de K. Čapek en la „Universala Kongreso de Esperanto 2013“, nome en Rejkjaviko por 1500 spektantoj el la tuta mondo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]