Etfolia tilio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Etfolia tilio
etfolia tilio
etfolia tilio
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonoj Magnoliopsida
Subklaso: Dilleniidae
Ordo: Malvaloj Malvales
Familio: Malvacoj Malvaceae
Subfamilio: Tilioideae
Genro: Tilio Tilia
Tilia cordata
Mill.
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La etfolia tilio (Tilia cordata) estas specio de tilio indiĝena en multo de Eŭropo kaj okcidenta Azio. La natura arealo etendiĝas norde ekde Britujo ( norde ĝis Durham ) kaj centra Skandinavujo, oriente ĝis centra Rusujo, kaj sude ĝis centra Hispanujo, Italujo, Bulgarujo, Turkujo, kaj Kaŭkazo. En la sudo de sia arealo ĝi estas limigitaj al altaj altitudoj [1][2].

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Izolitaj etfoliaj tilioj en Bavarujo.
Tilia cordata

Ĝi estas foliarbo kiu altas ĝis 20-38 metrojn, kun trunko ĝis diametro de 1-2 metroj. La folioj estas alterne aranĝitaj, rondaj ĝis triangulaj-ovalaj, 3-8 cm longaj kaj larĝaj, plejofte senharaj (male al la parenca grandfolia tilio - Tilia platyphyllos) krom por malgrandaj tufoj de bruna hararo en la foliovejnoakseloj - la folioj estas karakterize keroformaj. Dum somerokomenco la malgrandaj flavverdaj androginaj floroj estas po kvin ĝis dek unu arete produktitaj, kun folieca flavverda malsuprenkurbita brakteo. Ili havas riĉan, fortan odoron. La arboj estas multe vizititaj fare de abeloj. La frukto estas seka nukseca drupo kiu longas 6-7 mm kaj larĝas 4 mm, komence lanuga, iĝante glata ĉe matureco, kaj (male al grandfolia tilio) ne riphavanta [1][3].

Ĝi facile hibridiĝas kun grandfolia tilio; la hibrido estas nomita Tilio × europaea (sin. T. × vulgaris) [1][4]. En Britujo ĝi kaj estas indikilo de malnova duonarbaro kaj iĝas ĉiam pli malofta[5].

Kultivado kaj uzado[redakti | redakti fonton]

Tiu palearktisa specio estas vaste kultivita kiel ornama arbo ĝenerale tra ĝia indiĝena arealo en Eŭropo. Estis multe plantita por formi aleojn en la 17-a kaj la frua 18-a jarcentaj pejzaĝoplanado. Fama ekzemplo estas Unter den Linden en Berlino. La stratoj de Sarajevo uzis esti vicitaj kun ili ankaŭ kaj inspiris kanton fare de Bijelo Dugme. Ĝi ankaŭ estas vaste kultivita en Nordameriko kiel anstataŭaĵo por la indiĝena amerika tilio (Tilia americana) kiu havas pli grandan folion, estas teksture pli kruda; tie ĝi estis renomita Little-leaf Linden.

En la landoj de Mezeŭropo kaj en la antaŭa Jugoslavujo, tiliofloroj estas tradicia herba kuracilo (tilia floroteo), konsiderita esti de valoro kiel kontraŭinflamaĵoj en vico da spiradaj problemoj: kataroj, febro, gripo, angino, bronkito, tusado kaj aliaj [6].

Valora unuflora mielo estas produktita fare de abeloj kiuj vizitas la tiliojn. La junaj folioj povas esti manĝataj kiel salatolegomo [7]. La blanka ligno, kun fajna teksturo estas klasika elekto por delikataj lignoĉizadoj kiel ekzemple tiuj de Grinling Gibbons aŭ de pluraj elstaraj mezepokaj altaroj.

Ĝi estas la nacia arbo de Ĉeĥujo kaj Slovakujo [8].

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 Rushforth, K. (1999). Trees of Britain and Europe. Collins ISBN 0-00-220013-9.
  2. Den Virtuella Floran: Tilia cordata (in Swedish; with maps
  3. Flora of NW Europe: Tilia cordata
  4. Flora of NW Europe: Tilia vulgaris
  5. Natural England internal website
  6. angle Flora Herb & Supplement Encyclopedia http://www.florahealth.com/flora/home/Canada/HealthInformation/Encyclopedias/LindenFlos.htm]
  7. angle Vernon, J. (2007). Fruits of the forest. The Garden November 2007: 738. Royal Horticultural Society.
  8. angle Aberystwyth University campus walks tree directory. Aberystwyth University sports centre. Alirdato: 2011-08-14. 

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]