Herrnhut
| Herrnhut | |||||
|
|||||
| Federacia lando | Saksio | ||||
| Distriktaro | Distriktaro Dresdeno | ||||
| Distrikto | Distrikto Löbau-Zittau | ||||
| Komunumaro | Verwaltungsgemeinschaft Herrnhut | ||||
| Urborajtoj | Urbo (Stadt) | ||||
| Koordinatoj | 51°01′00″N 14°44′30″O / 51.016667°N, 14.74167°O | ||||
| Alto super la marnivelo | 344 m | ||||
| Areo | 19,88 km² | ||||
| Telefona antaŭkodo | 035873 | ||||
| Poŝtkodo | 02747 | ||||
| Aŭtomobila kodo | ZI | ||||
| Oficiala kodo | 14 2 86 160 | ||||
| Subdivido | 2 komunumopartoj (Ortsteil) / urbopartoj (Stadtbezirk) | ||||
| Komunumestro | Rainer Fischer | ||||
| Adreso de la administrejo | Löbauer Str. 18 | ||||
| Komunuma retejo | www.herrnhut.de | ||||
Herrnhut estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Löbau-Zittau de la federacia lando Saksio. En la 21-a de aprilo 2005 la komunumo havis 2747 loĝantojn.
Historio[redakti]
La komunumo ekekzistis en la 1722-a jaro kiel setlejo de moravoj pro konfesiaj kialoj ekziliĝintaj ("Böhmische Brüder"); ili ekloĝis en Berthelsdorf sur bienoj de la granda bonfarinto Nikolao Ludoviko grafo de Zinzendorf. Intertempe tie Erdmuthe Dorothea de Zinzendorf mem funkciis kiel mastrumistino. Ekde 1732 la vilaĝo, kies nomumo ŝanĝis en Herrnhut, iĝis ĝermo de la tutmonda misia aktiveco de la Unuiĝo de fratoj (angle: Moravian Church, germane: Herrnhuter Brüdergemeine).
Vidindaĵoj[redakti]
Inter la religiaj lokoj indas mencii la Preĝejan salonegon, la tombejon kaj la voktejon servantan kiel seĝejo al la Herrnhutanaro. En ĉi lasta aprobiĝis ĉiujare la edifaj Herrnhutaj devizoj (Herrnhuter Losungen), kiuj estu devigaj por ĉiu herrnhutano en la tuta mondo. En la urbetoparto Ruppersdorf troviĝas krome superrivera kasteleto.
La vilaĝo estas konata ankaŭ kiel lulilo de la produktado de specialaj kristnakaj steloj (Herrnhuter Sterne).
