Muflono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Muflono
Muflono (Ovis orientalis musimon)
Muflono (Ovis orientalis musimon)
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Parhufuloj Artiodactyla
Familio: Bovedoj Bovidae
Subfamilio: Kaprenoj Caprinae
Genro: Ovio Ovis
Specio: O. musimon, O. ammon
O. orientalis
Ovis musimon, Ovis ammon musimon, Ovis orientalis
Pallas, 1762
Konserva statuso
EN
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

Muflono estas sovaĝa ŝafforma mamulo de subfamilio kaprenoj kaj vivas en gregoj de 50 ĝis 100 ŝafoj. Ĝia origina loĝloko estis la montaroj de Korsiko kaj Sardio. Ĝi estas la plej korpulenta el inter la kaprenoj. Ĝia lano estas kurta, kuŝanta unu sur la alia. La lano estas brunflava, sur la kolo, kapo duflanke tio estas nigreta; vintre kaŝtanbruna.

Kornon la ŝafino nur malofte portas, ankaŭ tiam longas 5-6 cm. Ĝia korpo longas ĉ 1,15 m, vosto 10 cm, ŝultroalto estas 70 cm. Ĝi estas tre lerta, moviĝema, sovaĝa kaj singardema.

La besto ofte videblas en zoologiaj ĝardenoj.

Mufflon (Ovis Musimon).png

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Lioness updated.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Zoologio