Ovio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ovio
Kanada ŝafo
Kanada ŝafo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Parhufuloj Artiodactyla
Familio: Bovedoj Bovidae
Subfamilio: Kaprenoj Caprinae
Genro: Ovio Ovis
Linnaeus, 1758
Specioj

Vidu tekston.

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ovio (Ovis) estas genro de mamuloj el la ordo de parhufuloj, familio de bovedoj, al kiu apartenas ŝafo.[1]

Specioj[redakti | redakti fonton]

Estas almenaŭ ok ŝaf-specioj:

Ovis aries figa Ŝafo
Ovis canadensis Kanada ŝafo
Ovis dalli Dalla ŝafo
Ovis musimon
Ovis ammon musimon
Muflono
Ovis nivicola Neĝoŝafo
O. orientalis Azia ŝafo
Ovis vignei Urial
Ovis ammon fu Argalo

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

Virŝafo de merina raso.

Linneo klasigis la aldomigitajn ŝafojn en 1758 en la specio Ovis aries. Kiam poste oni pruvis ke la nunaj aldomigitaj ŝafoj apartenas al la sama specio kiel ties natura praulo, la azia muflono klasigita kiel Ovis orientalis (orienta ŝafo), oni devis atribui ununuran sciencan nomon por ambaŭ. Ĝenerale en tiaj kazoj oni aplikus la principon de antaŭeco uzita en la scienca nomenklaturo, kiu regulas ke restu kiel specifa nomo tiu dekomence registrita, tiukaze aries. Sed la Internacia Komisiono pri Zoologia Nomenklaturo decidis en 2003 en la opinio 2027 ke la ŝafoj, same kiel aliaj 17 aldomigitaj specioj, devis esti nomigitaj laŭ ties natura varianto, tiukaze Ovis orientalis, por eviti la paradokson ke la antaŭaj stirpoj, nome la naturaj, estu nomigitaj kiel subspecioj de siaj posteuloj. Tiele la specifa nomo kiu restis por la hejmaj ŝafoj, muflonoj kaj urialoj estas Ovis orientalis, dum restis la termino aries kiel trinoma nomo kiu aludas al la hejma subspecio.[2]

Piednotoj[redakti | redakti fonton]

  1. PIV2, p. 826.
  2. International Commission on Zoological Nomenclature (2003). «Usage of 17 specific names based on wild species which are pre-dated by or contemporary with those based on domestic animals (Lepidoptera, Osteichthyes, Mammalia): conserved. Opinion 2027 (Case 3010).». Bull.Zool.Nomencl. 60 (1): 81–84. http://www.iczn.org/BZNMar2003opinions.htm#opinion2027 Arkivigite je 2008-04-22 per la retarkivo Wayback Machine