Merino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Netondita merinoŝafo
Merinokamparoŝafoj

Merinomerinoŝafo estas ŝafraso devena el Hispanio, kiu havas tre altkvalitan merinolanon.

La bestoj estas tonditaj ĝis la haŭto kaj donas de 2 ĝis 4 kilogramoj da lano (lavita) ĉiujare. La plej bonaj bestoj donas ĝis 10 kilogramoj da merinolano.

La romianoj alportis ŝafojn al Hispanio kaj la maŭroj evoluigis la ŝafbredadon pli kaj pli dum la 6-a jarcento. La rezulto de tiu bredado estis pli kaj pli fajna ŝaflano.

Fine tiel oni atingis dum la 14-a jarcento la merinoŝafon kiel krucigo de malgranda azia ŝafraso kaj la afrika marbordoŝafo. Tiam eksportado de merinoj estis malpermesita je mortpuno de la hispana reĝoj. Tial Hispanio povis ĝis la 18-a jarcento negoci tutmonde la faman tiel nomitan hispanan lanon.

Dum la 18-a jarcento la unuaj merinoj alvenis en Germanio, kie oni krucigis la merinoŝafoj kun hejmaj rasoj. Tiel bredis Rudolf Behmer la merinokamparoŝafon kaj ekde 1860 la merinokarnoŝafon. Kun pli ol 30 % de la tuta ŝafaro la merinokamparoŝafo estas la plej oftaj ŝafraso en Germanio. En Bavario tiu procentaĵo estas ĉirkaŭ 70 %.

La tondita ankoraŭ kunligita lanvestaĵo pezas 3 ĝis 5 kilogramoj, sed duono de la pezo konsistas el malpuraĵoj, graso, ŝvito kaj vegetaĵrestoj.

Per alportado de merinoj al Aŭstralio kaj Novzelando fare de eŭropaj kolonistoj, tiuj landoj iĝis la plej grandaj lanproduktantoj tutmondaj. La parto de merinolano pri la jara monsumo atingas ĉirkaŭ 40 %. Preskaŭ 100 % el ĝi venas de la aŭstrala merinoŝafo.