Argalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Argalo
Argali.jpg
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Parhufuloj Artiodactyla
Familio: Bovedoj Bovidae
Subfamilio: Kaprenoj Caprinae
Genro: Ovio Ovis
Specio: O. ammon
Ovis ammon
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La argalo montara ŝafo' (Ovis ammon) el la ordo de parhufuloj kaj familio de bovedoj troviĝas en norda Ĉinio, Ŝenŝji, Interna Mongolio, Gansu, Ĉinghaj, Ŝinĝjang kaj Tibeto de Ĉinio, kaj ankaŭ en Altajo de Rusio, Nepalo kaj Kaŝmiro. Ĝi estas la plej granda el la ŝafoj. Ĝia korpo estas dika kaj fortika. Ĝi ne havas barbon ĉe la mentono. La femala kaj maskla ovioj ambaŭ portas kornojn. La kornoj de la femala ovio estas mallongaj kaj kurbaj, sed tiuj de la maskla tre dikaj kaj longaj, kiuj unue etendiĝas malantaŭesupren kaj ambaŭflanken, poste kurbiĝas malsupren kaj turniĝas antaŭen, formante spiralajn cirklojn. Ĉiu korno longas ĉirkaŭ 1,5 metrojn.

La ovioj vivas en duondezertaj regionoj, senarbaraj altebenaĵoj, montaroj kaj rokaj regionoj. Tiuj, kiuj loĝas en malaltaj lokoj kaj valoj, vivas en granda grupo. Somere la maljunaj virovioj forlasas la grupon kaj iras solaj al altaj montoj, dum la junaj masklaj ovioj kaj la femalaj kune restas en la grupo. La ovioj ĝenerale aktivadas en fiksaj regionoj, kvankam ili faras sezonan translokiĝon. Vintre ili translokiĝas al ebenaĵoj aŭ valoj, kie ne estas neĝo aŭ maldikas neĝtavolo. Ili manĝas herbojn en frumateno kaj vespera krepusko. Ili havas akrajn okulojn kaj nazon. Kiam ili sin trovas en danĝero, ili batas grundon per sia antaŭa piedo por doni alarmon. La ovioj estas lertaj en montogrimpado. Ilia oestro estas inter decembro kaj januaro de la sekvanta jaro. Tiutempe la plenkreskaj masklaj ovioj faras inter si lukton por gajni la femalajn. Antaŭ la lukto ili elektas pecon da ebena grundo kaj ambaŭ flankoj vizaĝo-al-vizaĝe retroiras respektive je certa distanco, poste ili forte ĵetas sin al la rivalo kaj kunfrapiĝas. Dum la forta kunfrapiĝo iuj el ili mortas de vundo. La femala ovio naskas en majo kaj junio, la gravedeco daŭras 5 monatojn.

La argaloj havas pli ol 10 subspeciojn, inter kiuj tri vivas en Ĉinio. Ili estas mongola ovio (O. a. darvini), Marko-polo-ovio (O. a. polii) kaj tibeta ovio (O. a. hodgsoni).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Lioness updated.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Zoologio