Kanada ŝafo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Kanada ŝafo
Ovis canadensis 2.jpg
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Parhufuloj Artiodactyla
Familio: Bovedoj Bovidae
Subfamilio: Kaprenoj Caprinae
Genro: Ŝafo Ovis
Specio: O. canadensis
Ovis canadensis
Shaw, 1804
Konserva statuso
Status iucn2.3 CD eo.svg
Konserva statuso: Dependa je protektado (LR/cd)
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Kanada ŝafo (Ovis canadensis), ankaŭ konata kiel grandkorna ŝafo estas unu el du specioj de monto-ŝafoj en Nordameriko; la alia estas Ovis dalli, inter kiuj estas la Ŝafo de Dall kaj la Ŝafo de Stone. La taksonomio daŭre modifiĝas dum novaj genetikaj kaj morfologiaj datumoj fariĝas haveblaj, sed la plej multaj sciencistoj rekonas la sekvajn kanad-ŝafajn subspeciojn (vidu Wehausen and Ramey 2000, Wehausen et al. 2005):

Du ŝafaroj estas rekonataj (uson-)federacie kiel endanĝerigitaj:

  • Kanada Ŝafo de la Sierra Nevada (Ovis canadensis sierrae)
  • Duoninsula Monto-ŝafo, aparte rekonebla subgrupo de la Dezerta Montoŝafo (Ovis canadensis nelsoni)

Origino[redakti | redakti fonton]

Sovaĝaj ŝafoj transiris la Beringan terponton de Siberio dum la Plejstoceno (antaŭ ~750.000 jaroj) kaj poste disvastiĝis tra okcidenta Nordameriko ĝis Kalifornia Duoninsulo kaj la norda ĉeftero de Meksiko (Cowan 1940). Ekdiferenciĝo de la plej proksima azia praulo (la Neĝa ŝafo) okazis antaŭ ĉ. 600.000 jaroj (Ramey 1993). En Nordameriko, la sovaĝaj ŝafoj disiĝis je la ekzistantaj specioj, la ŝafoj de Dall kiuj vivas en Alasko kaj nordokcidenta Kanado, kaj la Kanadaj ŝafoj kiuj vivas de suda Kanado ĝis Meksiko. La statuso de ĉi tiuj du specioj estas tamen iom dubinda se oni konsideras ke hibridiĝo okazis inter ili en ilia lastatempa evoluhistorio (Loehr et al. 2005).

Mitologio[redakti | redakti fonton]

La kanadaj ŝafoj estis inter la plej admirataj bestoj de la Apsaalooka aŭ Korva Nacio, kaj tio kio oni hodiaŭ nomas la Grandhorna Montaro troviĝis centre de la terenoj de la Korva Nacio. En la libro de la Nacia Distrejo de Grandkorna Kanjono, la rakontisto Maljuna Kojoto priskribas legendon pri la kanadaj ŝafoj. Viro posedata de malbonaj spiritoj penis mortigi sian heredonton puŝante lin de krutaĵo, sed la viktimo saviĝis kaptiĝante en arboj. Savita de la kanadaj ŝafoj la viro prenis la nomon de ilia gvidanto, Granda Metalo. Aliaj ŝafoj donis al la povon, saĝecon, klarvidajn okulojn, firmpiedecon, bonan aŭdpovon, grandan fortecon, kaj fortan koron. Granda Metalo revenis al sia popolo kun mesaĝo ke Apsaalooka popolo travivos nur tiel longe kiel la rivero venanta de la montoj estos konata kiel la Grandkorna Rivero.

Trajtoj[redakti | redakti fonton]

Kanada ŝafo: ŝafino kaj ŝafido

Oni nomas la kanadan ŝafon grandkorna pro la grandaj, kurbaj kornoj kiujn portas la virŝafoj. La ŝafinoj ankaŭ havas kornojn, sed ili estas mallongaj kun nur iomete da kurbiĝo. La koloro de la ŝafoj varias de helbruno ĝis grizo aŭ malhela, ĉokolada bruno, kaj ili havas blankan postaĵon kaj blankajn harojn je la malantaŭo de ĉiuj kvar kruroj. Kanadaj ŝafinoj de la rokmontara specio povas pezi ĝis 90 kg kaj virŝafoj ĝis 135 kg, sed la ŝafoj de Sierra Nevada estas malpli grandaj, kun ŝafinoj pezante ĉ. 63 kg and virŝafoj ĉ. 90 kg.

Kanadaj ŝafoj paŝtiĝas manĝante herbojn kaj arbustojn, precipe dum la aŭtuno kaj vintro, kaj ili prenas mineralojn de naturaj salejoj. Tiuj nearktaj bestioj estas bone adaptitaj al grimpado en krutaj terenoj kie estas sekuraj de tiaj rabobestoj kiaj kojotoj, agloj, kaj pumoj. Ili vivas grandare, sed pro tio ke ili ne havas la striktan hierarkion de la muflono ili ne estas malsovaĝigeblaj; kanadaj ŝafoj ne sekvas unuopan gvidŝafon aŭtomate, kiel faris (kaj faras) la aziaj prauloj de la hejmaj ŝafoj.

Antaŭ la pariĝa sezono la virŝafoj penas fari hierarkio kiu decidas pri aliro al la ŝafinoj por pariĝado. Precipe dum ĉi tiu sezono okazas la karakteriza kornobatado de la virŝafoj, kvankam oni povas iom observi ĉi tion tra la tuta jaro (Valdez kaj Krausman 1999). La kornoj de virŝafo povas pezi pli ol 18 kg, kaj ili ofte damaĝiĝas pro ripeta batado. La ŝafinoj havas gravedecon de ses monatoj. En mildklimataj regionoj la pariĝa sezono okazas en novembro tiel ke la ŝafidoj naskiĝas en majo.

Kanada ŝafoj povas infektiĝi de iuj malsanoj de hejmaj ŝafoj, inter ili skabio kaj pneŭmonio. Aldona mortdanĝero rezultiĝas de akcidentoj de rokfalo kaj falado de krutaĵoj (risko de vivado en kruta tereno).

Scienca Analizo[redakti | redakti fonton]

Oni konsideras la kanadajn ŝafojn bonaj indikantoj de la sano de iu tereno pro tio ke ili estas sentemaj al multaj medioproblemoj kaŭzitaj de homoj. La ŝafoj estas dezirindaj ne nur pro ilia estetika valoro sed ankaŭ pro tio ke ĉasistoj ŝatas ilin ĉasi. La montoŝafoj de la Rok-montaro kaj Sierra Nevada vivas en la malvarmaj montoregionoj de Kanado kaj Usono, sed la Dezerta Montoŝafo vivas en la varma dezertaj ekosistemoj de Sudokcidenta Usono.

Iama kaj nuna disvastiĝo de la Dezerta Montoŝafo

En la jaro 1940 Cowan taksonomie disigis la specion je sep subspecioj [1]:

  • Rok-montara Ŝafo Ovis canadensis canadensis. Vivregiono: from Brita Kolumbio ĝis Arizono.
  • Kalifornia Montoŝafo Ovis canadensis californiana. Owens difinis la vivregionon kiel de Brita Kolumbio sude ĝis Kalifornio kaj oriente ĝis Nord-Dakoto. Intertempe oni ĝisdatigis ĉi tiun difinon (vidu sube).
  • Montoŝafo de Nelson Ovis canadensis nelsoni, la plej ofte observata dezerta montoŝafo, kun vivregiono de Kalifornio ĝis Arizono.
  • Meksika Montoŝafo Ovis canadensis mexicana, kun vivregiono de Arizono kaj Nov-Meksiko ĝis Sonora kaj Chihuahua.
  • Duoninsula Montoŝafo Ovis canadensis cremnobates. Vivregiono: la Duoninsula Montaro de Kalifornio kaj Malsupra Kalifornio.
  • Montoŝafo de Weems Ovis canadensis weemsi. Vivregiono: Malsupra Kalifornio.
  • Montoŝafo de Audubon Ovis canadensis auduboni. Vivregiono: Nord-Dakoto, Sud-Dakoto, Montano, Vajomingo, Nebrasko. Formortinta depost 1925.

Ramey kaj kolegoj tamen depost 1993 montris per DNA-testado ke ĉi tiu dividiĝo je sep subspecioj estas plejparte iluzia. Laŭ la plej lastaj sciencaj esploroj la kanada ŝafo estas nur unu specio kun tri subspecioj: ovis canadensis canadensis, ovis canadensis nelsoni, kaj ovis canadensis sierrae. O. c. sierrae estas genetika aparta subspecio kiu vivas nur en la Montaro Sierra Nevada. Ŝafoj de subspecio O. c. nelsoni vivas en la dezertaj regionoj de sudokcidenta Usono kaj Meksiko, dum ŝafoj de subspecio O. c. canadensis vivas en la Rok-montaro de Usono kaj Kanado.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Cowan, I. McT. (1940) Distribution and variation in the native sheep of North America, American Midland Naturalist 24:505-580.
  • Loehr, J., K. Worley, A. Grapputo, J. Carey, A. Veitch and D. W. Coltman. (2005) Evidence for cryptic glacial refugia from North American mountain sheep mitochondrial DNA, Journal of Evolutionary Biology, in press.
  • Ramey, R. R. II. (1993) Evolutionary genetics and systematics of North American mountain sheep, Ph.D. Thesis, Cornell University, Ithaca, NY.
  • Valdez, R., and P. R. Krausman. 1999. Mountain Sheep of North America. The University of Arizona Press, Tucson.
  • Wehausen, J. D., and R. R. Ramey II. (1993) A morphometric reevaluation of the Peninsular bighorn subpecies, Trans. Desert Bighorn Council, 37:1-10.
  • Wehausen, J. D., V. C. Bleich, and R. R. Ramey II. (2005) Correct nomenclature for Sierra Nevada Bighorn Sheep. California Fish and Game 91:216-218.
  • Description of Bighorn Sheep at Yellowstone Park (public domain source)
  • U.S. Fish and Wildlife Service draft recovery plan for the Sierra Nevada Bighorn Sheep (public domain source)
  • Ovis canadensis

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]