Pneŭmonio
El Vikipedio
Pneŭmonio aŭ pulmito (latine pneumonia) estas inflama malsaniĝo de la pulmo. Ĝin kaŭzas infektado, enradiado aŭ enspirado de fremdaj korpetoj (ekz. naftovaporo). La infektado povas okazi fare de virusoj, fungoj, sed plej ofte de bakterioj (ĉefe la specioj de Streptococcus kaj Mycoplasma).
La virusa pneŭmonio estas malofta, okazas ofte, ke la virusoj malfortigas la pulmon kaj tiel faras liebran vojon por la bakteria atako.
La fungodevena pneŭmonio estiĝas rapide kaj povas estis eĉ morta. Ĝi okazas pelj ofte ĉe malsanuloj, kuŝantaj en hospitalo, kun malforta imunkapablo. Fungan pulmiton kaŭzas la enspirado de la infektita polvo ĉe sanaj homoj.
El la bakteriaj pulmitoj, la Mycoplasma-pneŭmonio atakas junulojn, pere de la familio, samlernejanoj, najbaroj. La bakterio multiĝas sur la interna mukomembrano de la pulmo kaj produktas oksidigan materialon, kiu povas detrui la ĉelojn, sed ne damaĝas la pleksuron. Ili kaŭzas inflamon en la bronkoj kaj aerveziketoj.
La plej ofta tipo de la pulmitoj estas la Streptococcus-pneŭmonio, ĉefe ĉe hospitalaj malsanuloj. Tiu bakterio vivas eĉ en korpoj de sanaj homoj, sed ne kaŭzas malsaniĝon. Ĝi aktiviĝas, sed pro alia malsanixgo aŭ infektado malpliiĝas la kontraŭstara kapablo de la organismo. La gripo kaj aliaj virusaj infektiĝoj helpis elformiĝon de la pnexumonio. En la pluimultiĝinta mukosekreciaĵo, la bakterio vigle kaj amase reproduktas sin. La malsano estas pli grava ol la Mycoplasma-pneŭmonio, sed ankaŭ ĝi estas kuracable plej ofte per antibiotikoj.
La simptomoj aperas post ĉ. tri semajnoj de la ekinfektado kiel kapdoloro, febro, muskoldoloroj kaj gorĝodoloro. Post la plej grava simptomo iĝas la tusado, la kraĉaĵo povas esti sanga, pro la akra tusado povas aperi brusta doloro. La malsano povas esti grava, sed malfote morta.
Oni kuracadas la pneŭmonion per antibiotikoj dum kelkaj semajnoj.
La bakterio Klebsiella pneumoniae ne povas infekti pulmon de sana homo, sed ĝi pobvas kaŭzi mortigan infektadon ĉe enhospitalaj malsanuloj, kuŝantaj, kun mapliiĝinta imunforto.
[redaktu] vidu ankaŭ

