Cianozo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cianozo ĉe piedfingroj.

Cianozo estas Blueta haŭtkoloro, kaŭzita de malrapideco de la sangofluado en la kapilaroj pro koraj afekcioj, toksiĝoj aŭ malbona hematozo. [1] Cianozo estas la blueca kolorigo de la haŭto, mukozoj kaj ungobazoj,[2] kutime okazigita pro la ĉeesto de koncentroj egalaj aŭ pli grandaj ol 5 g/dL de hemoglobino sen oksigeno en la sangotuboj proksime de la surfaco de la haŭto,[3] aŭ de nenormalaj pigmentoj hemoglobinaj (metahemoglobino aŭ sulfurhemoglobino) en la eritrocitoj. Ĉar la cianozo dependas de la kvanto kaj ne de procento de hemoglobino senoksigena, estas multe pli facile trovi ĝin en statoj kun pliigo en la volumo de eritrocitoj (policitemio) kiu ĉe kazoj de malpliigo en la eritrocita amaso (anemio). La cianozo povas esti pli malfacile detektebla ĉe pacientoj kun la haŭto tre pigmentohava.[4]


Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Cianozo en PIV Alirita la 16an de Oktobro 2021.
  2. Coloración azul en la piel En MedlinePlus. Alirita la 16an de Oktobro 2021.
  3. Longmore, Murray; Wilkinson, Ian; Rajagopalan, Supraj R. (2006). Mini Oxford Handbook of Clinical Medicine (en angla) (6a eldono). 9780198570714: Oxford University Press. ISBN 0198570716. Alirita la 16an de Oktobro 2021.
  4. Fitzpatrick, Thomas B. (2009). Dermatología en medicina general. Volumen 3 (7a eldono). 9789500617024: Eld. Médica Panamericana. pp. 1378 - 1379. ISBN 9500617021. Alirita la 16an de Oktobro 2021.