Moravia pordego

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Moravia pordego estas parto de koridoro kondukanta el ĉirkaŭaĵo ĉe rivero Dyje tra Moravio ĝis Silezio. Orientan flankon borderas montaro Moraviasileziaj Beskidoj, okcidentan flankon montaro Jeseníky kaj montaro Oderské vrchy, sude ĝi ŝanĝiĝas en supramoravian valon. Moravia pordego estiĝis per profundiĝo kaj en pluraj lokoj ĝi estas limigita per rompdeklivoj. Dum plejstoceno ĝuste tra Moravia pordego enpenetris en Ĉeĥion skandinavia glacimonto. Moravia pordego apartenas al rimarkindaj lokoj tamen pro sia historio, sed ankaŭ pro siaj naturbelecoj. Tiu ĉi valo estas 65 km longa kaj 4 ĝis 9 km larĝa. La supermara alteco moviĝas inter 250 - 350 m, escepto estas pli alta suda parto en ĉirkaŭaĵo de urbo Štramberk. Ĝi estas kreata el kalkŝtonoj kaj grejsoj kaj ĉi tie troviĝas multnombraj karstaj aperaĵoj, kavernoj kaj fontoj de mineralakvoj. Signifa estas monteto nomata Kotouč kun konata karsta kaverno Šipka, kiun famigis trovaĵo de makzelo de neandertala infano el tempo proksimume antaŭ 40.000 jaroj.

En la nordorienta parto de Moravia pordego, proksime de urbo Odry, estis apartigita teritorio kun alta valoro kun areo 8150 ha, la t. n. Ŝirma pejzaĝa regiono Poodří. Meze de la regiono volviĝas rivero Odro. Odro estas unika rivero, ĉar ĝuste en Poodří ĝi konserviĝis sian naturan karakteron de ebena rivero kun multaj liberaj branĉoj. Plua signifa rivero de tiu ĉi regiono estas rivero Bečva. Raraĵo estas fakto, ke ĉiu el tiuj ĉi riveroj fluas en alian maron, do ĉi tie troviĝas limregiono de tiuj ĉi maroj - ĝis Balta maro kaj Nigran maron.

La teritorio de Moravia pordego estis loĝigita jam en la tempo prehistoria. Atestas pri tio trovaĵoj de restaĵoj de sidlokoj kaj skeletaj restaĵoj de neandertala homo en kaverno Šipka. Pluaj arkeologiaj trovaĵoj pruvas vivon en ŝtonepoko kaj en bronzepoko.