Jan Zemek (soldato)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Jan Zemek
Emblemo de la ĉeĥoslovaka antaŭmilita armeo 1918 - 1939


Jan Zemek
Jan Zemek
Jan Zemek
Naskiĝo 3-a de majo 1915
en Flago de Aŭstrio-Hungario Vlčnov, Moravio, Aŭstrio-Hungario
Morto 6-a de julio 1994
en Brno
Soldata kariero
Deĵoris en: ĉeĥoslovaka armeo
Taĉmento: membro de Silver B
Persona informo
Ŝtataneco Ĉeĥoslovakio
vdr

Jan Zemek naskiĝis la 3-an de majo 1915 en Vlčnov en distrikto Uherské Hradiště en Ĉeĥio. Li finvizitis 5 klasojn de komunuma lernejo kaj 2 gradojn de urba lernejo en Vlčnov. En la jaro 1928 lia patro transloĝiĝis ĝis Brno kaj ĉi tie filo Jan finis la 3-an gradon de urba lernejo: Li laboris kiel praktikanto ĉe dissendiga servo en Brno kaj vespere li studis la 4-an gradon de urba lernejo.

Propravole li komencis soldatservi en 1935 ĉe infanteria regimento en Opava. Li finvizitis suboficiran lernejon kaj la militservon li finis kiel kaporalo. Li daŭrigis en soldata servo kiel serĝento pludeĵoranto ĉe infanteria regimento en Brno. Poste li deĵoris ĉe la 11-a registara soldataro en Rychnov nad Kněžnou.

En decembro de 1939 li decidiĝis por foriro en eksterlandan armeon kaj en januaro de 1940 li transiris ŝtatlimojn ĝis Hungario kaj tra Jugoslavio, Grekio, Turkio li venis ĝis Sirio. Li transnavigaciis per ŝipo ĝis Francio. Printempe de 1940 li estis envicigita en Agde en Francio al teknika roto. Li estis komandanto de splisista telefona trupo. Li partoprenis en bataloj en Francio. Ĉar retiriĝante li malfruiĝis, li malfruiĝis forveturon al Anglio. Li venis mem ĝis Afriko kaj ĝis Kasablanko, li transnavigaciis Martinikon kaj tra Dominiko li venis per ŝipo ĝis Anglio. En aŭgusto de 1941 li estis sendita en bazan kurson pri sabotado en STS-26 en Skotlando kaj li faris kurson por desalto per paraŝuto en STS-51 en Ringway. Baldaŭ post tio li estis elektita en ekzercado por apartaj taskoj en patrujo. Li estis destinita kiel komandanto de paragrupo Silver B. La grupo estis transportita per aviadilo en la patrujon kaj nokte el la 28-a je la 29-a de decembro 1941 sendita teren per paraŝuto ĉe Přelouč. La grupon renkontis akcidentojn kaj malsukcesojn. Ili ne ligis kontakton, ili perdis materialon kaj ili estis forpuŝitaj en subterejon. Fine de la milito li batalis en vicoj de partizanoj.. La militon li supervivis.

Sufero de la familio estis granda. Lia frato Jaroslav estis ekzekutita, lia frato Josef falis en la milito. La edzo de lia fratino estis ekzekutita.

Jan Zemek estis avancita je leŭtenanto de infanterio. En la jaro 1950 li estis tralasita kiel rezervisto.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]