Mercedes-Benz
El Vikipedio
La plej lasta reviziita versio (listigi ĉiujn) estis aprobita je 19 Apr. 2011.
9 ŝanĝoj bezonas kontrolon.
| Mercedes-Benz | |
|---|---|
|
|
|
| Jura formo | Parto de Daimler AG |
| Dato de fondo | 1881 |
| Sidejo | Stuttgart (Germanio) |
| Estr(ar)o | Dieter Zentsche |
| Agokampo | aŭtomobiloj, motoroj |
| TTT | www.mercedes-benz.com |
Mercedes-Benz [Mercedes Benc] estas germana marko de aŭtomobiloj, busoj, kamionoj kaj motoroj. Ĝi nun estas parto de Daimler AG; antaŭe ĝi estis posedaĵo de Daimler-Benz.
Mercedes-Benz originis el la kreado de la unua aŭtomobilo de Karl Benz en januaro 1886 kaj la samjara konvertado de kaleŝo al aŭto per aldono de benzina motoro, fare de Gottlieb Daimler kaj Wilhelm Maybach. La unua aŭto de marko Mercedes atingis la merkaton en 1901. En 1926 la firmaoj Daimler-Motoren-Gesellschaft (kun la marko Mercedes) kaj Benz & Co. kuniĝis kaj kreis la markon Mercedes-Benz.

