Nižbor

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nižbor
germane Nischburg
municipo
Vido al Nižbor
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Nižbor
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Mezbohemia regiono
Distrikto Distrikto Beroun
Administra municipo Beroun
Historia regiono Bohemio
Montaro Křivoklata montetaro
Rivero Berounka
Situo Nižbor
 - alteco 238 m s. m.
 - koordinatoj 50° 00′ 00″ N 14° 00′ 09″ O / 50.00000 °N, 14.00250 °O / 50.00000; 14.00250 (mapo)
Areo 28,01 km² (2 801 ha)
Loĝantaro 2 152 (2023)
Denseco 76,83 loĝ./km²
Unua skribmencio 1265
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 267 05
NUTS 3 CZ020
NUTS 4 CZ0202
NUTS 5 CZ0202 531596
Katastraj teritorioj 3
Partoj de municipo 3
Bazaj setlejunuoj 4
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Nižbor
Retpaĝo: www.obecnizbor.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Nižbor (germane Nischburg, devene Miesenburg) estas municipo en Ĉeĥio situanta en Mezbohemia regiono, distrikto Beroun, ne plenajn 7 km nord-okcidente de Beroun. Vivas tie 2 152 loĝantoj (2023). Nižbor kuŝas en protektata regiono de Křivoklát, en la valo de rivero Berounka. La municipo ĝis 1946 havis nomon Nová Huť (= Nova Gisejo, ankaŭ Nová Huť u BerounaNová Huť pod Nižborem). Estas tie vitrofarejo Rückl.

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Roztoky, Račice, Sýkořice, Trubská, Nový Jáchymov, Otročiněves, Králův Dvůr, Chyňava, Hudlice, Hýskov, Beroun, Běleč kaj Bratronice (distrikto Kladno).

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skriba mencio aperis la 27-an de septembro 1265, kiam la reĝo Přemysl Otakar la 2-a eldonis en la loka burgo fondan dokumenton de la urbo Polička. El la origine germana nomo Miesenburg, t.e. burgo sur Miesen (nun Berounka), evoluis iom-post-iom (Myzburk, Nyžburk) la nuna ĉeĥa nomo.

Bazo de la municipo estis ferfarejo fondita en 1512 fare de la kavalira familio Ottové z Losu, kiu posedis ankaŭ la burgon. La homoj venis labori kaj konstruis en la ĉirkaŭaĵo siajn domojn. Kaj ĉar unu ferfarejo jam ekzistis en la proksima Hýskov, ili nomis la lokan metalurgian entreprenon Nová Huť (Nova Ferfarejo). La finon de la,ferfarejo kaŭzis granda inundo en 1872 kaj bankroto en la viena borso 1873. La municipo nomiĝis ekde la 16-a jarcento ĝis 1925 Nová Huť, inter la jaroj 1925–1946 Nová Huť pod Nižborem kaj nur ekde 1946 ĝi portas la nunan nomon Nižbor.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18692 374
18802 178
18901 962
19001 977
19102 148
19211 886
JaroLoĝantoj
19301 770
19501 639
19611 822
19701 760
19801 746
19911 453
JaroLoĝantoj
20011 499
20141 963
20162 017
20172 045
20182 049
20192 056
JaroLoĝantoj
20202 082
20212 090
20222 114
20232 152

Panoramo[redakti | redakti fonton]

Panorama vido de la municipo
montri kiel 360° panoramo