Ŝipsonorilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ŝipsonorilo de la Hr. Ms. De Ruyter en la Kloosterkerk en Hago
Ŝipsonorilo de la USS Chancellorsville

Ŝipsonorilo estas - ofte latuna - sonorilo, kiu pendas sur ŝipo. Al la frapilo estas fiksita ĉiesfinaĵo per ebligi sonorigi la sonorilon.

En la navigado oni antaŭe sonorigis la ŝipsonorigilon por indiki la nombron da "glasoj" favore al la vaĉoj. La sonorilo pendis apud 'glaso', sablohorloĝo kiu indikis ĉiun periodon de tridek minutoj. Ĉiun tridek minutan periodon oni sonorigis la sonorilon. Post ok fojoj, la vaĉo estis anstataŭata.

Ŝipsonoriloj ankoraŭ estas uzataj sur kelkaj pramoj por indiki ke ĝi preskaŭ foriras.

Estas tradicio por ĉe la elservigo de militŝipo transdoni la ŝipsonorilon al la baptintino.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]