Sablohorloĝo

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Sablohorloĝo en bloko de plasto

Sablohorloĝo estas instrumento, kiu permesas mezuri intervalon de tempo per fluo de sablo aŭ alia pulvoro.

Enhavo

Aranĝaĵo [redakti]

Ĝi jam ekzistis en la 10-a jarcento. Tiam estis du bulboformaj vitraj ujoj, ligitaj per mallarĝa tubo, kaj unu ujo plenigita de fajna sablo. Pli malfrue, pli bona tekniko de la blovado de vitro permesis fari ujojn el unu peco.

Funkciado [redakti]

La sablohorloĝo estas metita kun la plenigita bulbo supren. Pro gravito, la sablo elŝutiĝas malrapide de la supra bulbo al la malsupra. La tutaĵo de la sablo transpasas de unu bulbo al la alia en donita tempa intervalo. Kiam la sablo estas tute pasinta, oni povas turni la sablohorloĝon por mezuri alian tempan intervalon.

Uzado [redakti]

Sablohorloĝo estas nepreciza temp-mezurilo pro uzo de la aperturo inter bulboj, neregula fluado de la sablo, tro frua aŭ malfrua turnigo de la ilo. Nune oni uzas ĝin por dekoracio, ludo, kuirado de ovoj. Iufoje oni vendas sablohorloĝon kune kun dentobroso (precipe infana) por mezuri sufiĉan tempon dum la brosado.

Simbolo [redakti]

La sablohorloĝo naskis la simbolon de « la tempo kiu elfluas ». Ĝi pro tio estas la atributo de la personigitaj alegorioj pri tempo kaj morto.

Cursor-design1-hourglass.svg En komputado, la apero de sablohorloĝo sur ekrano avertas ke la sistemo estas okupata.

Monumentaj sablohorloĝoj [redakti]

Kelkaj grandaj sablohorloĝoj estis starigitaj kiel monumento en diversaj urboj:

Vidu ankaŭ [redakti]

Eksteraj ligiloj [redakti]

Ekstera ligilo   angle La plej granda sablohorloĝo en la mondo, en Nima, Japanio
Ekstera ligilo   germane La ega sablohorloĝo de Majenco
Ekstera ligilo   france La sablohorloĝo de Jean-Bernard Métais
Ekstera ligilo   france La reklama sablohorloĝo de Moskvo