Subakvokloŝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Subakvokloŝo

Subakvokloŝomergokloŝo estas de sube malfermita ujo, nome kloŝo, plenigita per aero, kiu ebligas restadon kaj laboron sub akvo.

Historio[redakti | redakti fonton]

En sia plej simpla aspekto temas pri la plej malnova konata ekipaĵo por pli longa laboro sub akvo. Ĝi estas priskribata jam fare de Aristotelo en la 4-a jarcento antaŭ Kristo.

En la jaro 1535 Guglielmo de Lorena fabrikis kaj uzis ekipaĵon simila al modernaj sonoriloj. La subakvokloŝo estis ankaŭ uzita por levigo de kanonoj de sveda batalŝipo Vasa mallongtempe post ties mergigo en la jaro 1628.

En la jaro 1690 Edmond Halley proponis kloŝon de moderna konstruo ekipita eĉ per fenestroj por esploro de mara fundo. La aero devis esti transportita en ĝin en pezigitaj bareloj.

Moderna uzo[redakti | redakti fonton]

Surprincipe de la subakvokloŝo estas konstruitaj ankaŭ pro subakvaj loĝejoj. Dum fondado de akvaj konstruaĵoj estas uzataj specialaj tipoj de kloŝoj, nomataj kesono.